Georg Friedrich Händel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Friedrich Händel
Bazaj informoj
Naskonomo Georg Friedrich Händel
Naskiĝo 23-an de februaro 1685 (1685-02-23)
en Halle (Saale), Margraflando Brandenburgio,  Sankta Romia Imperio
Morto 14-an de aprilo 1759 (1759-04-14) (74-jaraĝa)
en Westminster, Middlesex,  Reĝlando de Granda Britio
Edz(in)o sen valoro
Ĝenroj baroka muziko
Profesio komponisto
Aktivaj jaroj 1698-1750
Retejo gfhandel.org
vdr

Georg Friedrich HÄNDEL (naskiĝis la 23-an de februaro 1685, en Halle ĉe Saale, kaj mortis la 14-an de aprilo 1759), en Anglio kutime nomata George Frideric Handel, estis en Germanio naskiĝinta angla komponisto de baroka muziko, precipe de operoj kaj oratorioj. Lia plej bone konata verko estas Messiah, kiu estas oratorio enmuzikiganta tekstojn el la Biblio en la King James Version. Ĝin oni kutime prezentas en Kristnasko. Li ankaŭ estis profunde influa por multaj komponistoj post si, inkluzive Haydn, Mozart kaj Betovenon.

Male ol multaj kredas nuntempe, la oratorioj de Händel ne estas eklezia muziko. Händel estis teatrodirektoro, kaj lin ĝenis du leĝoj: dum la karesmo ne estis permesite prezenti teatraĵojn, kaj eĉ dum la resto de la jaro teatraĵo ne rajtis enhavi bibliajn personaĵojn. Por solvi la problemojn, li komponis anglalingvajn "oratoriojn" (liaj operoj estis itallingvaj) kaj ilin prezentis koncerte, sen sursceneja aktorado; do li povis kaj plenigi sian teatron ankaŭ dum la karesmo, kaj uzi la drame interesajn personaĵojn de la Biblio, precipe de la malnova testamento.

Notoj

Referencoj

  • Abraham, Gerald (1954), Handel: a symposium, Oxford University Press 
  • Burrows, Donald (1994), Handel, Oxford University Press, ISBN 0-19-816470-X 
  • Burrows, Donald (1997), The Cambridge Companion to Handel, Cambridge University Press, ISBN 0-521-45613-4 
  • Chrissochoidis, Ilias. "Early Reception of Handel's Oratorios, 1732–1784: Narrative – Studies – Documents" (Ph.D. dissertation, Stanford University, 2004), available through UMI.
  • Dean, Winton and John Merrill Knapp. Handel's Operas, 1704–1726 (Volume 1) Oxford: Clarendon Press. 1987; 2nd Ed. 1994 (softcover) ISBN 0-19-816441-6
  • Dean, Winton (2006) “Handel’s Operas, 1726–1741” (The Boydell Press)
  • Deutsch, Otto Erich, Handel: A Documentary Biography, 1955.
  • Frosch, W.A., The "case" of George Frideric Handel, New England Journal of Medicine, 1989; 321:765–769, Sep 14, 1989. [1]
  • Harris, Ellen T. (general editor) The librettos of Handel's operas: a collection of seventy librettos documenting Handel's operatic career New York: Garland, 1989. ISBN 0-8240-3862-2
  • Harris, Ellen T. Handel as Orpheus. Voice and Desire in the Chamber Cantatas Harvard University Press, 2001. ISBN 0-674-00617-8
  • Hogwood, Christopher. Handel. London: Thames and Hudson, 1984. ISBN 0-500-01355-1
  • Keates, Jonathan. Handel, the man and his music. London: V. Gollancz, 1985. ISBN 0-575-03573-0
  • Leopold, Silke. "Händel die Opern" Bärenreiter 2009, ISBN 978-3-7618-1991-3


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Muzikiststumpo