Georg Joachim Rheticus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Georgo Joakimo Retiko
Narratio prima, verko publikigita en 1540
Narratio prima, verko publikigita en 1540
Persona informo
Naskiĝo 16-a de februaro 1514
en Feldkirch, Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Morto 4-a de decembro 1574
en Košice, Flago-de-Hungario.svg Hungario
Lingvoj latina lingvogermana lingvo [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Alma mater Universitato de Lepsiko
Universitato de Wittenberg
Universitato de Ingolstadt
Universitato de Tübingen
Universitato de Zuriko
Profesio
Profesio matematikisto • astronomokartografokuracisto • universitata profesoro • astrologo [#]
Verkoj Narratio Prima
Ephemeris or Almanack based on Coppernican principles
Opus Palatinum de triangulis [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Georg Joachim von Lauchen (1514-1574) estis germana matematikisto, astronomo, kuracisto, teologo, kartografo kaj konstruisto de muzikinstrumentoj. Li famiĝis pro tio ke li decidas publikigi la verkon de Nikolao Koperniko (1473-1543), De revolutionibus orbium coelestium (Pri la revolucio de la ĉielaj mondoj), kie la aŭtoro detale prezentas sian teorion pri la heliocentrismo. Retiko unue prezentis la samajn principojn en sia verko "Narratio Prima", publikigita en 1540. Ĉi unua raporto konsideratas bonega enkonduko pri la ideoj de Koperniko. Kiel matematikisto, li same estas konata dank'al siaj laboroj pri la trigonometriaj tabeloj. Ili estis publikigitaj en 1596 de sia lernanto Valentinus Othon (1548-1603), sub la titolo "Opus Palatinum de Triangulis".

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Georgo Iserin, kiu estis kuracisto en sia urbo, kaj lia patrino devenis de itala familio. Kiam li estis 13-jara, li patro estas kondamnita pro ŝtelo, fraŭdo kaj sorĉado, kaj publike senkapigita. Ĉar lia familinomo estis makulita li decidis ŝanĝi ĝin je la roma formo de sia teritorio, Rhaetia, kaj fariĝis konata kiel Retiko. Lia patrino sukcesis doni al li bonegan edukadon. Unue li studis en sia naskiĝurbo, kie li fariĝis amiko de la kuracisto kaj protestanta erudiciulo, Achilles Gasser (1505-1577), kaj poste lia patrino sendis lin al Zuriko, kie li konatiĝis kun la svisa naturalisto Conrad Gesner (1516-1565) kaj la alĥemiisto Paracelsus (1493-1541). En 1532, li eniras en la Universitato de Wittenberg, kie, estante 22-jara, li okupis la katedron pri matematiko. Tiu universitato tiutempe estis la nukleo de la luteranismo kaj, en 1536, li ricevis sian diplomon pri majstreco.

Kiel brila lernanto, tiel li estas rimarkita de Filipo Melanktono (1497-1560), kiu ankaŭ estis enamiĝinto pri astronomio, kaj tie Marteno Lutero metas la universitaton je lia dispono, igante lin profesoro pri matematiko dum kvar jaroj. En la sama jaro, Erasmus Reinhold (1511-1553), kiu alvenis al Wittenberg du jarojn antaŭ Retiko, konfidas al li la katedron pri astronomio. En 1538, Melanktono permesas al Retiko lasi siajn lecionojn por plenumi studovojaĝon kun la celo plibonigi siajn konojn pri astronomio. Retiko iris al Nurenbergo por ĉeesti la lecionojn pri astronomio, matematiko kaj kartografio de Johano Skonero (1477-1547). Tie li ankaŭ konatiĝis kun la presisto Johannes Petreius (1497-1550), kiu fakiĝis pri siaj eldonoj de matematiko kaj astronomio, kaj havis bonajn rilatojn kun Skonero. Eble tio estis en Nurenbergo, kaj tute certe de Skonero, ke Retiko estas informita pri la ideoj de Koperniko rilate al la heliocentrismo, kaj do, ĉi tiu decidas iri al Fraŭenburgo por koni lin.

Tre eble, ni kredos strange ke juna protestanta universitatano facile sukcesis vojaĝi al la Reĝa Prusio, kiu estis pola kaj katolika, por fari viziton al kanoniko, kie ĉi tiu restos du jarojn, tamen, la opozicio inter katolikoj kaj protestantoj ne estis tiel tranĉa kiel post la Koncilio de Trento. Krom tio, Koperniko kaj lia amiko Tiedemann Giese (1480-1550) estis katolikoj pli toleremaj rilate al la konceptoj pri reformacio ol siaj tiamaj kolegoj.

Disĉiplo de Koperniko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kopernika suncentrismo.

Retiko alvenis al Fraŭenburgo en majo 1539, kiam Koperniko estis tiam 66-jara, kaj antaŭ 30 jaroj li faris mallongan prezentadon de sia kosmologia modelo, la Commentariolus[1]. La libreto, kiu cirkulis sub la formo de manuskripto, laŭ tre malgranda kvanto da kopioj, estas antaŭanonco de tre signifoplena traktaĵo. Paralele, Koperniko malkovris la verkon Almagesto de Klaŭdo Ptolemeo (87-150), unue presita en 1515, en tuta versio, kiu efektive fariĝis modelo por sia eldono mem, kaj kompletigita iom antaŭ la alveno de Retiko. Tamen, kvankam petita de sia tiama amiko, Tiedemann Giese (1480- 1550), episkopo de Kulmo, Koperniko rifuzis publikigi sian laboron, preferante alĝustigi, laŭlonge de la jaroj, manuskripton kiun li kredis plibonigi. Li ankaŭ timis esti miskomprenita, kaj la polemikoj estus neeviteblaj. Retiko pli malfrue informis tion, ke Koperniko prokrastis la eldonadon por alpublikigi tabelon kun la pozicioj de la planedoj, ne klariginte la hipotezon sur kiu ili konstruiĝas.

Retiko estis varme akceptita de Koperniko kaj de sia amiko Giese. La vizito daŭris du jarojn (kun kelkaj interrompoj), pli longa ol komence antaŭvidita de Retiko, kiu entuziasmiĝis pri la novaj ideoj kaj la persono de sia gastiganto. Li fariĝis disĉiplo de sia "Mentoro kaj Majstro" [2]. Koperniko neniam havis lernanton kaj Retiko restos la sola.

Retiko, kvankam kelkatempe malsana, rapide reprenas la manuskriptojn de Koperniko. En septembro 1539, li resume sendas raporton al Johano Skonero (1477-1547), en Nurenbergo. En 1540, li iras al Dancigo kie li presigas sian "Narratio prima" (Unua raporto): tio estas la unua fojo ke presiĝas prezentado de la heliocentriga modelo de Koperniko. La libreto estas dediĉata al Johano Skonero, kie li prezentas la verkon de la "Doktoro Nikolao Koperniko de Toruno". Sed, Retiko preferis teni sin anonima kiel juna studento pri matematiko. La manuskripto estis bonsukcesa. Achilles Gasser (1505-1577) ĝin represas en Bazelo, en 1541, kaj ĉi foje sub la nomo de Retiko.

Helpe de Giese, Retiko instigas Kopernikon rilate al la publikigo de la verko. Du jarojn pasis post kiam Koperniko decidas prepari sian manuskripton. Inter marto kaj julio 1540, Retiko devis repreni sian kurson en la Universitato de Wittenberg. Revenante al Fraŭenburgo, li proponas al Koperniko kopii sian manuskripton por presigi ĝin en Nurenbergo en la laborejo de Johannes Petreius (1497-1550), kiu entuziasmiĝis pri la Narratio prima kaj oferas siajn servojn al Retiko. La presado de verko teknika kiel tiu de Koperniko ne estis facila tasko, kaj kompetentaj presistoj tute ne estis najbare de Fraŭenburgo.

Retiko reiras al Wittenberg aŭtune de 1541, portante en siaj pakaĵoj la manuskripton De revolutionibus. En 1541, li elektiĝis kiel dekano kaj instruas inter la jaroj 1541 kaj 1542. En 1542 li presigis en Wittenberg la etan broŝuron "De lateribus et angulis triangulorum" entenantan la eltiraĵojn de la libro de Koperniko rilate al la plana kaj sfera trignometrio, kie li aldonas tabelon de duonkordoj subtenataj de unu cirklo, la modernaj termoj por sinuso. La tabelo estis pli preciza ol tiu de "De revolutionibus", ili estis donitaj po minuto post minuto (po dek minutoj en la "De revolutionibus"). La tabelo montras ankaŭ la komplementan angulon, kiu faras el ĝi la unuan konatan tabelon de kosinusoj. Kvankam Retiko ne atribuas al Koperniko, aŭ al si mem, eble estas pro tio ke la historiistoj asertas ke ili devenas de la tabeloj de Regiomontanus (1436-1476). La kalkuloj de la trigonometriaj tabeloj, kune kun aliaj estontaj kontribuaĵoj, konsistigas la kontribuon de Retiko por la historio de la matematiko.

En majo 1542, li alportas la manuskripton al Koperniko por ke li konfidu al Petrejo, kiu kontrolas la longan kaj kompleksan presadon. Li presigas la tipojn por la sennombraj diagramoj de la libro, kaj intertempe, Retiko faras etan promenon al Feldkirch. Li ricevas laborproponon en Lepsiko, pli finance interesa ol la pozicio kiun li okupis en Wittenberg, sed li estas devigata forlasi Nurenbergon aŭtune de 1542, antaŭ la finpresigo de la traktaĵo de Koperniko. Tiame, li konfidas la kontrolon de la provlegado al Andreo Osiandro (1498-1552), protestanta teologo kaj amiko de Petrejo, kiu ankaŭ interesiĝas pri astronomio.

La okazaĵo prezentis pli da konsekvencoj ol atendite. Osiandro prefere renomis "De revolutionibus" al "De revolutionibus orbium cœlestium", kaj krom tio li aldonis anoniman prefacon memfare kiu igis la heliocentrigan sistemon iun simplan matematikan hipotezon, ignorante la avizojn de Koperniko tiurilate faritajn perletere en 1541. Retiko estis informita troe malfrua kaj povis faris nenion. La presado estis finita en la fino de marto 1543. Koperniko, kiu ricevis la unuajn provaĵojn, redaktis tutan folion da eraraĵoj, tamen, en decembro 1542, li suferas cerbatakon, kiu paralizigas lin, kaj li trovas la morton en la 24-a de majo 1543. La defendo de liaj verkoj kuŝas ŝarĝe de liaj amikoj Giese kaj Retiko. Giese vane kontraŭstaras la antaŭparolon de Osiandro, kaj li eĉ propetas intervenon de la municipa konsilantaro. Li petas al Retiko por anstataŭigo de la biografio de Koperniko kaj pravigas ke la heliocentriga sistemo ne kontraŭdiras la Biblion. Nenio estis farita. La prefaco, ekster la rondo de la fakuloj, longatempe estis atribuita kiel kreitaĵo de Koperniko.

La historiistoj atribuas al Retiko biografion de Koperniko, nuntempe perditan. Tre eble en tiu epoko, li ankaŭ verkis defendon de la suncentriga sistemo kontraŭ legado tro laŭlitera de la Biblio, sed kiu estis presita nur pli malfrue, en 1651. Okaze de la morto de sia majstro, Retiko heredas la originalan manuskripton De Revolutionibus, ne tiu uzata por presado, sed tiu originale verkita de Koperniko, kiu estis daŭrigita kaj korektita post la foriro de sia disĉiplo. La manuskripto ekzistas ĝis la hodiaŭaj tagoj, post kelkaj devioj, kaj nuntempe troviĝas en la Jagelona Biblioteko de la Universitato de Krakovo, kie Koperniko komencis siajn studojn.

La profesoro de la Universitato de Lepsiko[redakti | redakti fonton]

Iu sekvenco da okazaĵoj bildigas ian certan nestabilecon en la vivo de Retiko. Sed dum tri jaroj ni konstatas ke li instruis en la Universitato de Lepsiko. Li tiam akiris forpermeson por foriĝo, kaj vojaĝas al Italio, kie li konatiĝas kun Ĝerolamo Kardano (1501-1576). Dum sia restado en Lindaŭ, en la komenco de 1547, li suferas kelkajn mensajn malordojn kaj onidiroj trakuris ke li estas mortonta. En la lasta semestro 1547 li instruas en Konstanco. Revenante al Zuriko, li studis medicinon kune kun Conrad Gesner (1516-1565), lia antaŭa kundisĉiplo. Reirante al Lepsiko, li fariĝas dekano, en la fino de 1548 kaj reprenas siajn kursojn. En 1550, li publikigas "Ephemerides novae" (Astronomiaj efemeridoj), surbaze de la kosmologio de Koperniko, kaj poste, en 1551, la unuajn trigonometriajn tabelojn, kaj la "Canon doctrinæ triangulorum". Ĉi tiuj estas la unuaj verkoj prezentantaj la ses trigonometriajn funkciojn, sinuso, kosinuso, tangento, kaj ties inversoj, kosekanto, sekanto kaj kotangento, kvankam tiuj alnomoj ne estis aprecataj de Retiko. Eĉ se ili ne estis adoptitaj de ĉiuj astronomoj, ili rekte influis Franciscus Maurolycus[3], en 1558, kaj François Viète (1540-1603) en sia "Canon Mathematicus"[4] publikigita en 1579. Ili same inspiriĝis el la legaĵoj de Retiko por iliaj estontaj laboroj. Malmultaj kopioj de "Canon doctrinæ triangulorum" postvivis, kaj ili estis malkovritaj kaj studitaj en publikaĵo de 1845 far Auguste De Morgan (1806-1871).

Forte enŝuldigita, en 1551, jaro de la publikigo de la "Canon doctrinæ triangulorum", Retiko kompromitas sin per kazo de samseksemeco kun juna studento[5]. Persekutita de la patro de la studento, li urĝe devis forlasi Lepsikon, kie li estas kondamnita al 101 jaroj da ekzilo kaj konfiskado de siaj havaĵoj. Post tiu okazaĵo, li perdis la apogon de Melanktono kaj sia amikaro. Malgraŭ la postaj petoj, li definitive forlasas sian universitatan karieron.

La kuracisto de Krakovo[redakti | redakti fonton]

Retiko iras al Prago, la regno de Bohemio tiuepoke kuŝis sub la manoj de la Habsburgoj, kaj gastas sin en grava protestanta komunumo kie li reprenas la medicinajn studojn. Post rifuzo de invito por instrui en Vieno, li instaliĝas, en 1554, en Krakovo, kie li praktikis medicinon dum 20 jaroj, kiel disĉiplo de Paracelsus (1493-1541), tiel revolucia en siaj regadoj kiel Koperniko pri astronomio.

Li ne forlasas la astronomion, astrologion kaj matematikon, kie lia granda pasio daŭre estas la estigo de trigonometriaj tabeloj. En 1568, li leteras al Petrus Ramus (1515-1572) pri projekto de astronomia observatorio, fondita surprincipe de la egiptaj obeliskoj.

En 1574, jaro de sia morto, li troviĝas en Košice, tiam en la regno de Hungario, sub la aŭstra regado, kie li estas invitita de riĉa meceno. Juna matematikisto, impresita de lia Canon doctrinæ triangulorum, Valentinus Othon (1548-1603), iras liarenkonten. Retiko estis preskaŭ samaĝa kiel sia majstro Koperniko, kiam li mem komencis siajn esplorojn. Othon venas liahelpe por lia granda verko, la publikado de la novaj trigonometriaj tabeloj tre pli precizaj ol tiuj jam ekzistantaj en la "Opus Palatinum de triangulis"[6]. Tamen, Retiko mortis en la 4-a de decembro 1574, antaŭ ol kompletigi sian laboron. Lia disĉiplo heredas lian manuskripton kaj du originalajn manuskriptojn de Koperniko. Li sukcesis publikigi la tabelojn nur en 1596. Rilate al la altkosta manuskripto "De Revolutionibus", ĝi transdoniĝos al aliaj manoj okaze de la morto de Othon (1603).

La verko "Opus Palatinum de triangulis" estos korektita de Bartholomaeus Pitiscus (1561-1613) kaj ĉi tiu uzos la manuskriptojn de Retiko por sia "Thesaurus mathematicus"[7]. La tabeloj de Retiko kaj Pitisko estos larĝe dissemitaj, sed, la malkovro de la lagaritmoj anstataŭos la novajn metodojn pri kalkulado.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Copernicus and the Aristotelian Tradition: Education, Reading, and ..., André Goddu
  2. Dominus Doctor Præceptor
  3. A reconstruction of the tables of Rheticus, Canon doctrinae triangulorum, Denis Roegel.
  4. Canon Mathematicus, Franciscus Vieta.
  5. Queers in History: The Comprehensive Encyclopedia of Historical Gays ..., Keith Stern.
  6. Opus Palatinum De Triangulis ; L. Valentinus Otho ... Consummavit, Volume 1, 1596, Georg Joachim Rheticus, Lucius Valentinus Othon.
  7. Thesaurus mathematicus, sive Canon sinuum ad radium 1.00000.00000.00000. et ..., Georg Joachim Rheticus, Bartholomäus Pitiscus, Ascanio Niccolai, Farnese

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]