Georg Oswald May

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Oswald May
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1738 (1738-01-24)
en Offenbach
Morto 12-an de julio 1816 (1816-07-12) (78-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Johann Wolfgang von Goethe en portreto de Georg Oswald May, 1779, kopio

Georg Oswald May (prononco [GE:org OSvalt MAJ], naskiĝis la 24-an de januaro 1738 en Offenbach; mortis la 12-an de julio 1816 en Frankfurto ĉe Majno) estis germana pentristo, kiu estas speciale konata kiel portretisto.

Vivo kaj laboro[redakti | redakti fonton]

La filo de la silkoŝtrumpa teksisto Johann Georg May kaj lia edzino Anna Maria komencis en 1759 studi pentrarton en Offenbach. Li tiam daŭrigis sian edukon en artogalerioj en Mannheim kaj Düsseldorf kaj tiutempe aparte kopiis la verkojn de famaj pentristoj kiel Rubens kaj van Dyck.

Li pentris en la teknikoj de oleo-pentrado kaj paŝtelo, kaj iom post iom gajnis reputacion kiel portreta pentristo. Li laboris en Offenbach, Ansbach, Bayreuth, Weimar, Würzburg, kaj Greiz, kaj tie pentris multajn signifaj, civitanajn gravulojn, nobelojn kaj riĉajn burĝojn.

En 1779 li portretis dufoje la verkiston kaj naturscienciston Johann Wolfgang von Goethe. La plej multaj el liaj multaj, plejparte nefinitaj, verkoj malaperis. Krom kiel portretisto, li konatiĝis kiel la kreinto de la retablo en la pilgrima kirko Ĉielenpreno de Maria en Ludwigshafen-Oggersheim.