Georg Ots

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kvarkopeka USSR PM el 1980

Georg OTS (estone) Georg Ots, ruse Гео́рг Ка́рлович Отс) estas granda estona kantisto, kies unika talento disfloris dum ekzistado de Sovetunio. Li naskiĝis en Petrogrado la 21-an de marto 1920, mortis la 5-an de aŭgusto 1975 en Talino, Estona SSR.

Lia patro estis fama tenoro Karl Ots. Patrino Lidia Viikholm ankaŭ elkreskis en familio de kantisto kaj tre ŝatis muzikon. Aŭtune de tiu jaro la gefamilianoj revenis al Estonio kaj ekloĝiĝis en Talino.

Infanaĝe Georg multe okupiĝis pri sporto kaj eĉ gajnis kelkajn prestiĝajn medalojn en naĝada konkurado inter adoleskuloj. En 1939 li estis ĉampiono de Estonio en naĝmaratono, kiu distancis 1500 metrojn. Samtempe li studis muzikarton kaj kantadon, sed laŭ rekomendo de la patro li en 1940 venis en konstruan fakultaton de Talina Politeknika Instituto. Tie li studis nur unu jaron, ĉar en 1941 la nazia Germanio invadis en Sovetunion.

Aŭguste de 1941 Georg soldatiĝis en la Ruĝa Armeo kaj apenaŭ ne dronis dum ŝipa transportado el Talino al Kronŝtadt pro la germana aviada bombado. En Urala regiono oni formis la nacian estonan regimenton, en kiu Georg servis kiel arteleria platonestro unu monaton. Tie oni rimarkis, ke li estas filo de kantisto Karl Ots kaj proponis al li kanti en la milita estona ĥoro ĵus aperinta en Jaroslavl. Dum la milito Georg ofte gastrolis kaj kantis por vunditaj soldatoj en hospitaloj.

Post forpelo de nazioj el Estonio Georg revenis Talinon kaj komencis studi kantoarton en tiea muzika lernejo. En la sama tempo, li iĝis membro de la refrenkoruso ĉe la Estonia Teatro en Talino. Lia solodebuto estis malgrandega parto en opero "Eŭgeno Onegin" (1944). Li baldaŭ iĝis unu el la plej honoritaj kantistoj, kun kiuj li laboris de 1951 ĝis 1975.

Ots ankaŭ estis bonvenigita prezentisto en ĉiuj plej gravaj operejoj de la eksa Sovetunio, estante tre populara en Bolŝoj-teatro en Moskvo. Li kantis en la estona, la rusa, la germana, la itala kaj la franca lingvoj, en kiuj li flue parolis. Li kapablis kanti en eĉ lingvoj.

En 1951 okazis du gravaj eventoj en lia kariero. Tiam Georg diplomiĝis en Talina Konservatorio kun la ora medalo kaj unue rolis en filmo "Lumo en Koordi". Ĝis nun furoras lia ludo en filmo "Mister X" (1958) bazita sur la opereto de hungara komponisto Kálmán Imre "Die Zirkusprinzessin" (La Cirkprincino), en kiu li ĉefrolis kaj bele kantis. Entute Ots rolis en naŭ filmoj.

La kantisto estis trifoje edzo. Lia unua edzino estis kuzino Margot Viikholm, kiun li adoris ekde infanaĝo. Ties geedziĝo daŭris nur kelkajn monatojn ĝis la milito. La duan edzinon Asta Saar li renkontis en 1942 en Jaroslavl, kie li kantis en la milita estona ĥoro kaj ŝi dancis en la muzika ensemblo. Dum la geedziĝo, kiu daŭris 22 jarojn ĝis 1964, ŝi naskis filon Julo kaj filinon Julle. La tria edzino nomiĝis Ilona, kiu estis pli juna ol la edzo je dudek jaroj. Ŝi naskis filinon Marianna.

Fine de 1972 kuracistoj malkovris lian teruran malsanon - tumoron de encefalo. Ĝis morto okazinta la 5-an de aŭgusto 1975 lin oni okfoje operaciis, sed rezultoj ne estis sukcesaj. Spite al grandaj doloroj la kantisto plu kantis kaj ĝojigis publikon per sia senkomparebla baritono.

Georg Ots estas sepultita en Arbara tombejo de Talino.

Memoro[redakti | redakti fonton]

  • Post lia morto en 1975 la Talina Muziklernejo portas lian nomon (nun Georg Ots nimelino Tallinna Muusikakool).
  • En 1997 rusaj sciencistoj donis lian nomon al planedeto "3738 Ots".
  • En Talino ekzistas strato Georg Ots
  • Tre populara estas spa-hotelo "Georg Ots" funkcianta en Kuressaare (insulo Saaremaa)
  • filmo "Georg", kiun faris en 2007 estonaj, rusaj kaj finnaj produktistoj (reĝisoro Peeter Simm, ĉefrolon ludas Marko Matvere)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]