Georg Rendl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Rendl
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1903 (1903-02-01)
en Zell am See
Morto 10-an de januaro 1972 (1972-01-10) (68-jaraĝa)
en Sankt Georgen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Subskribo Georg Rendl
Okupo
Okupo verkistoabelisto
vdr

Georg RENDL (naskiĝinta la 1-an de februaro 1903[1] en Zell am See, mortinta la 10-an de januaro 1972 en Sankt Georgen bei Salzburg) estis aŭstra verkisto, abelbredisto, poeto kaj pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de fervojoficisto el Tirolo li frekventis la bazlernejon kaj reallernejon en Salzburg kien oni enpostenigitis la patron. Paĉjo estis aĉetinta en Bürmoos areon instalonte abelbredejon. Rendl interrompis la trejniĝon kaj dediĉis sin ankaŭ al abelbredado. Poste li iĝis mem instruisto de tiu ĉi metio. Pro patra bankroto la abelfarmo perdiĝis.[2] La sekvantajn jarojn Rendl vivis sub modestaj kondiĉoj laborante en brikejo, minejo kaj relfabriko. Fine li estis ankaŭ vitroblovisto en Bürmoos. Post fermiĝo vitrofabrika li estis senlaborulo dum ne mallonga tempo: tiam li forlasis ateismon, ekverkis kaj ekinteresigis eldonejon pri si.

En la 3.3.1934 li edzinigis filinon de notaro kaj suĉinfanvartistinon, Bertha Funke. Kun ŝi li transloĝiĝis al Bürmoos, sed en 1937 reen al Salzburg. En 1938 ili trovis lastan domicilon en Sankt Goergen. Post Anschluss Rendl eniris la verkistan sekcion de Regna kulturejo por rajti kontinuigi libroverkadon. Tamen li neŝatitis kiel katoliko. Post pluraj kontaktiĝoj fare de anoj de Gestapo li ekpretis esti lazaretsukuristo. En la 1950-aj jaroj li furoris ankaŭ dramfarante. Kiel pliaĝulo li iĝis pentristo kaj ree abelisto. Li kreis aĵojn de naiva arto, oleo-pentrado kaj inversa vitra pentrado. Multajn el ili akiris la komunumo Sankt Georgen.

enskribo sur la tombo de Rendl en Sankt Georgen

Georg Rendl vivis ĝismorte en la domo Haus in Gottes Hand, necentra flanka ejo de iama bienejo. Inter la amikaro estis la lirikisto Jakob Haringer, la politikisto Josef Kaut kaj la pentristoj Albert Birkle kaj Wilhelm Kaufmann. Li konis persone eĉ Stefan Zweig.

Verko[redakti | redakti fonton]

Georg Rendl famiĝis en 1931 per je Insel-eldonejo publikigita kaj ene de nur 50 tagoj verkista romano Bienenroman kaj per la trilogio romana Die Glasbläser von Bürmoos. Ambaŭ spegulas la spertojn dum sia (laborista) tempo en Bürmoos. Decidige por lia akceptiĝo fare de la Insel-anoj estis tamen la nur en 1932 publikigita laboraĵo Vor den Fenstern, kie legeblis pri lia tempo senlaboruleca. Dum la tempo de nazioj kelkaj verkoj havis novajn eldonejojn kaj pligrandigitis per antaŭparoloj. Ne klaras ĉu li iam jesis la nacisocialisme plaĉajn komentojn. Dum la 1950-aj jaroj kelkaj verkoj havis grandajn eldonokvantojn. Lia teatraĵo Elisabeth, Kaiserin von Österreich enscenigitis ĉe "Volkstheater" en Vieno kaj ĉe "Landestheater" de Salzburg spekteblis Bleiben Sie bei uns Vianney kaj Savonarola.

Dum al 1960-aj jaroj li ne plu verkis sed dediĉis sin ĉefe al pentrado kio ĝis tiam estis nura hobio. La salcburga Otto-Müller-eldonejo reeldonis kelkajn librojn.

Verkaro
  • 1931: Der Bienenroman. Leipzig (tradukoj en la angla kaj nederlanda)
  • 1932: Vor den Fenstern. Romano. Stuttgart (tradukoj en la franca kaj nederlanda)
  • 1932: Darum lob ich den Sommer. Romano. Stuttgart
  • 1933: Arbeiter der Faust. Rakontoj. Leipzig
  • 1933: Das Spiel vom Tode. Porlaikula teatraĵo, premiero en Vieno
  • 1933: Schuldner. Evangelia teatraĵo. München (traduko en la pola)
  • 1934: Der Berufene. Romano, Stuttgart (traduko en la hungara)
  • 1934: Satan auf Erden. Romano. Salzburg/Leipzig (traduko en la finna)
  • 1934: Der Sämann. Evangelienspiel. München
  • 1934: Vor der Ernte. Evangelienspiel. München
  • 1935: Menschen im Moor. Romano. Unua volumo de la Glasbläser-trilogio. Salzburg/Leipzig
  • 1935: Vision vom großen Erbarmen. Rakontoj. Berlin
  • 1935: Passion. Spiel vom Leiden und Sterben Jesu Christi. Vieno
  • 1936: Märchenflüge ins Bienenland, Porjunula rakonto. Stuttgart
  • 1937: Die Tiere in den sieben Nächten. Besto-libro. Stuttgart
  • 1937: Die Glasbläser. Dua volumo de la Glasbläser-trilogio.Salzburg/Leipzig
  • 1937: Gespenst aus Stahl. Tria volumo de la Glasbläser-trilogio. Salzburg/Leipzig
  • 1937: Heimat Salzburg. Pormigrista libro. Graz/Leipzig
  • 1937: Elisabeth, Kaiserin von Österreich. Teatraĵo. Wien/Volkstheater
  • 1937: Dorfsommer. Porjunula libro. Dülmen
  • 1938: St. Wolfgang – kurze Darstellung seines Lebens. Kevelaer
  • 1938: Die Majorin. Teatraĵo por virinoj. München
  • 1939: Ein fröhlicher Mensch. Romano. München (traduko en la ĉeĥa)
  • 1940: Jetzt ist es anders. Rakontoj. Leipzig
  • 1940: Die zwei Kater und andere Tiergeschichten. Leipzig
  • 1940: Der Eroberer Franz Xaver. Bildnis des Heiligen. Freiburg
  • 1940: Die Reise zur Mutter. Romano. Bonn
  • 1940: Die neue Heimat. Rakonto. Bochum
  • 1940: Sebastian an der Straße. Porjunula libro. Recklinghausen
  • 1946: Christkönigspiel. Kredkonfeso-dramo. Wien
  • 1947: Ich suche die Freude. Romano. Salzburg/Luzern
  • 1948: Gedichte. Salzburg
  • 1948: Der Namenlose. Religia dramo. Linz
  • 1948: Das kleine Pasiona teatro. Wien
  • 1948: Feuer am Himmel. Spiel für Advent und Weihnacht. München
  • 1950: Sebastian an der Straße. Recklinghausen (represo)
  • 1951: Vinzenz von Paul. Ein festliches Spiel. Freiburg im Breisgau
  • 1951: Haus in Gottes Hand. Romano. Wien
  • 1952: Der Ungeliebte. Romano. Wien
  • 1954: Ein Mädchen. Romano. Wien
  • 1955: Bleiben Sie bei uns Vianney. Dramo. Salzburg
  • 1957: Savonarola. Dramo. Salzburg
  • 1963: Das sind die Gedichte. Salzburg

Akceptado[redakti | redakti fonton]

Post morte li komence forgesitis. La laborista ĉambro de Salcburgio inter 1983 kaj 1985 ajuĝis la Georg-Rendl-premion por verkantaj laboristoj. Ĉar la Glasbläser-trilogio de Rendl longtempe taksitis la ununura salcburgia industriromano.[3] Ĝin ricevis Engelbert Obernosterer kaj du anoj de Salzburger Autorengruppe, Christine Haidegger kaj O. P. Zier.

Okaze de la 100-a datreveno naskiĝtaga memorigis onin la Georg-Rendl-societo kaj la municipoj de Sankt Georgen kaj Bürmoos pri li, ekz. per enscenigo de Glasbläser von Bürmoos fare de "Theater Holzhausen" el Sankt Georgen.[4]. Andreas Maislinger organizis tri foje ĉirkaŭ la 2010-a jaro Georg-Rendl-simpoziojn temigante la fenomenon de vilaĝaj verkistoj. En la kvartalo Au de Sankt Georgen viziteblas, dume la domo en Bürmoos devis malkonstruiĝi en 2008 pro kadukiĝo.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Okaze de la 50-a datreveno mortojaro estis en 2022 en du regionhistoriaj muzeoj ekspozicioj pri Rendl.

  • Je "Torf-Glas-Ziegel-Museum" en Bürmoos kun fokusiĝo je Rendl kiel abelisto.[5]
  • Je "Sigl-Haus" en Sankt Georgen kun la ekspozicio Lebensorte.[6]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

ŝildo je Georg-Rendl-Weg en Bürmoos
  • honora titolo Professor h.c. (1951)
  • honora civitaneco de Sankt Georgen bei Salzburg (1951)
  • stratoj nomitaj por li
    • Georg-Rendl-Straße, Salzburg-Gneis (1973)
    • Georg-Rendl-Straße, Zell am See
    • Georg-Rendl-Weg, Bürmoos
    • Georg-Rendl-Weg, Sankt Georgen bei Salzburg

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Rendl (1903–1972) Dichter und Maler. Zum 100. Geburtstag. Katalog zur Sonderausstellung im Salzburger Museum Carolino Augusteum 31. Jänner bis 15. Juni 2003. Eldonis Museum Carolino Augusteum kaj Georg-Rendl-Gesellschaft, Salzburg 2003.
  • Arnold Nauwerck: Georg Rendl. Sein Leben in Zeugnissen und Dokumenten. Salzburger Museum Carolinum Augusteum, Salzburg 2006, ISBN 3-900088-17-9.
  • Ruth-Maria Steiner: Georg Rendl und Salzburg. Bakalaŭriĝlaboraĵo, Universitato de Salzburg 1978.
  • Karl-Heinz Ritschel: Von Salzburg und Salzburgern. Winter, Salzburg 1984, ISBN 3-85380-045-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]