George Abbott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Abbott
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1887 (1887-06-25)
en Kantono Chautauqua
Morto 31-an de januaro 1995 (1995-01-31) (107-jaraĝa)
en Miami Beach
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo nekonata valoro vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato HarvardUniversitato de Roĉestro • Hamburg High School vd
Familio
Edz(in)o Mary Sinclair vd
Infanoj Judith Abbott vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisorodramaturgoscenaristofilmproduktoroverkisto • aŭtobiografo • teatra aktoro • teatra reĝisoromuzikdirektoro vd
Laborkampo reĝisoro vd
Aktiva en Nov-JorkoUsono vd
Aktiva dum 1915– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George Francis ABBOTT (la 25an‏ de junio 1887 - la 31-a de januaro 1995) estis usona teatra produktanto, teatro- kaj kinoreĝisoro, dramisto kaj scenaristo, kies kariero daŭris dum naŭ jardekojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Abbott naskiĝis en Forestville, Novjorko kaj poste translokiĝis al la urbo Salamanca, kiun lia patro estis elektita por publika ofico. En 1898 lia familio translokiĝis al Cheyenne, Vajomingo, kie li studis ĉe la Kearney Militista Akademio. Plurajn jarojn poste lia familio revenis al Novjorko, kaj li studentiĝis ĉe mezlernejo en Hamburgo en 1907. Kvar jarojn poste li ricevis sian BA de la Universitato de Roĉestro kie li skribis sian unuan teatraĵon, Certainly Harmless, por la drameca klubo de la universitato. Abbott iris al Universitato Harvard kaj prenis kurson en dramverkado de George Pierce Baker. Sub la gvido de Baker li verkis la teatraĵon The Head of the Family ( La Kapo de la Familio), kiu estis prezentita en 1912 ĉe la Harvard Drameca Klubo. Post tio, li laboris dum jaro kiel reĝisoro en kompakta teatro en Bostono, kaj lia teatraĵo The Man in the Sewer estis surscenejigita.

Abbott komencis agi sur Broadway en 1913. Post aktorado en pluraj teatraĵoj en New York, li komencis skribi. Lia unua sukcesa teatraĵo estis "Autumn Ravine" en 1925. Abbott akiris reputacion kiel sagaca "scenvulpo", kaj ofte estis vokita sur kontroli ŝanĝojn en enscenigo kiam spektaklo renkontis malfacilaĵojn en provludoj kaj kuroj antaŭ malfermiĝado sur Broadway. Lia unua furoraĵo estis la spektaklo Broadway, kiun li skribis kaj reĝisoris en kunlaboro kun Philip Dunning, malfermiĝis ĉe la Broadhurst Teatro en septembro 1926, kaj kuris por 603 prezentoj. Aliaj produktadoj ankaŭ estis sukcesaj, kaj tio estis la komenco de la kreado de multaj Broadway-spektakloj. Li ankaŭ laboris en Holivudo kiel scenaristo kaj reĝisoro, daŭrante labori kun lia teatro.

En 1957 li reĝisoris kaj produktis kune kun Stanley Donan la muzikan filmon The Pajama Game.

Inter tiuj kiuj ŝuldas la komencon de siaj karieroj al Abbott estis Leonard Bernstein, Stephen Sondheim, Bob Fosse, Elaine Stritch, John Kander, Fred Ebb kaj Liza Minnelli.

En 1963, li publikigis sian aŭtobiografion, Mr. Abbott.

Abbott estis edziĝinta al Edna Lewis de 1914 ĝis ŝia morto en 1930 kaj ili havis unu infanon. Aktorino Mary Sinclair estis lia dua edzino de 1946-1951. Li havis longan amaferon kun aktorino Maureen Stapleton de 1968 ĝis 1978, kiam ŝi estis 43-jaraĝa kaj li estis 81-ajaraĝa, kaj post jardeko Abbott forlasis ŝin por pli juna virino. Li tiam edziĝis je la tria.

Abbott estis vigla viro kiu restis aktiva ĝis sia 100-a naskiĝdatreveno, ludante golfon kaj dancante. Li mortis pro apopleksio en 1995, en Miami Beach, Florido, 107-jaraĝa. The New York Times skribis en lia nekrologo: "Sinjoro Abbott diris ke semajnon kaj duonon antaŭ sia morto li ankoraŭ diktis reviziojn al la dua akto de The Pajama Game en klara menso, krom labori pri la reviviĝo de Dame Yankees. Antaŭ unu jaro, 106-jaraĝa, li promenis laŭ la koridoro ĉe la premiero de Dame Yankees kaj ricevis ovacion. Oni aŭdis lin diri al siaj kolegoj: „Ĉi tie devas esti iu grava” [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Berger, Marilyn (February 2, 1995) "George Abbott, Broadway Giant with Hit after Hit, Is Dead at 107". The New York Times. Retrieved August 28, 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]