George Adamson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Adamson
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1906 (1906-02-03)
en Etavah
Morto 20-an de aŭgusto 1989 (1989-08-20) (83-jaraĝa)
en Kora National Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Dean Close School
Familio
Edz(in)o Joy Adamson
Okupo
Okupo natursciencisto • filmreĝisorozoologo • mediprotektulo • verkisto
TTT
Retejo http://www.georgeadamson.org
vdr

George ADAMSON (naskiĝis la 3-an de februaro 1906 en Dholpur en federacia ŝtato Raĝastano, Barato, mortis la 20-an de aŭgusto 1989 en Kenjo) estis brita naturesploristo.

Li vizitis Kenjon en 1924 unuafoje. Li eklaboris en 1938 ĉe „Kenia Game Department“ kiel sovaĝgardisto kaj gvidis safariojn. Li geedziĝis en 1944 kun Friederike-Viktoria Bally (nask. Gessner), kiun li nomumis Joy.

Adamson trovis en 1956 tri leonidojn, kies patrino estis murdpafita. Ili hejmenportis la bestojn. Post ses monatoj, oni vendis la du pli grandajn al la Zoo de Roterdamo. La plej malgranda leonino, Elsa, restis ĉe la familio Adamson. En aĝo de du jaroj, ili komencis ties longtempan sovaĝigon. Edzino de George Adamson notis sorton de Elsa detale kaj uzis tiujn notojn por verkado de la libro Born Free. La enspezo de la libro estis transdonita preskaŭ plene al „Elsa Wild Animal Appeal“, bestoprotekta organizaĵo. Kiam Elsa, post sia fina liberigo revenis kun siaj tri idoj al Adamson-oj, estiĝis la dua libro Living Free. BBC filmis la historion de Elsa.

Adamson ĉesigis la laboron kiel sovaĝgardisto en 1963 kaj poste dediĉis sian vivon al observado kaj esplorado de la leonoj.

Adamson mortis en la Nacia Parko Kora fare de somaliaj kaŝ-ĉasistoj. Lia edzino mortis en 1980, ankaŭ ŝin oni murdis.