George Albert Boulenger
| George Albert Boulenger | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| George Albert Boulenger | |||||
| Naskiĝo | 19-an de oktobro 1858 en Bruselo | ||||
| Morto | 23-an de novembro 1937 (79-jaraĝa) en Saint-Malo | ||||
| Lingvoj | franca vd | ||||
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando Belgio Francio | ||||
| Alma mater | Libera Universitato de Bruselo (1834-1969) | ||||
| Familio | |||||
| Infanoj | Edward George Boulenger • Charles L. Boulenger (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | botanikisto • botanika kolektisto • scienca kolektisto • iĥtiologo • zoologo • herpetologo • natursciencisto | ||||
| Laborkampo | zoologio • iktiologio • herpetologio • plantoscienco vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
George Albert BOULENGER (19a de Oktobro 1858 – 23a de Novembro 1937) estis Belga-Brita zoologo kiu priskribis ĉirkaŭ 2 000 novajn animalajn speciojn kaj havigis ties sciencajn nomojn, ĉefe de fiŝoj, reptilioj kaj amfibioj. Boulenger estis ankaŭ aktiva botanikisto dum la lastaj 30 jarojn de sia vivo, speciale en la studado de rozoj.[1]
Li laboris en la Muzeo de Naturaj Sciencoj de Bruselo kaj ankaŭ studis en la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo kaj en la Brita Muzeo de Londono.
Li priskribis 1 096 speciojn de fiŝoj, 556 speciojn de amfibioj, kaj 872 speciojn de reptilioj. Li estis fama pro siaj monografioj pri amfibioj, lacertoj kaj aliaj reptilioj, kaj fiŝoj, ekzemple, siaj monografioj pri la fiŝoj de Afriko, ekzemple memorindas lia malkovro de blinda fiŝo Caecobarbus geertsi.
Je 1921, Boulenger estis publikiginta 875 artikolojn kun totalo de pli ol 5 000 paĝoj, kaj 19 monografiojn pri fiŝoj, amfibioj kaj reptilioj. La listo de liaj publikaĵoj kaj la listo de specioj enhavas 77 presitajn paĝojn.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Catalogue of the Batrachia Salientia s. Ecaudata in the Collection of the British Museum. (1882).
- Catalogue of the Lizards in the British Museum (Natural History). Second Edition. (1885, 1885, 1887). Three volumes.
- Catalogue of the Chelonians, Rhynchocephalians, and Crocodiles in the British Museum (Natural History). New Edition. (1889).
- The Fauna of British India, Including Ceylon and Burma. Reptilia and Batrachia. (1890).
- Catalogue of the Snakes in the British Museum (Natural History). (1893, 1894, 1896). Three volumes.
- he Tailless Batrachians of Europe. (1897).
- The Snakes of Europe. (1913).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Frans Antonie Stafleu , Richard Sumner Cowan. (1976) Taxonomic literature: a selective guide to botanical publications and collections with dates, commentaries and types, 2nd edition 1: A–G. Utrecht: Bohn, Scheltema & Holkema. ISBN 978-90-313-0224-6.

