George Cadle Price
| George Cadle Price | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| George Cadle Price | |||||
| Naskiĝo | 15-an de januaro 1919 en Belizurbo, | ||||
| Morto | 19-an de septembro 2011 (92-jaraĝa) en Belizurbo | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | malsano | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Lingvoj | angla • hispana vd | ||||
| Ŝtataneco | Belizo | ||||
| Partio | Popola Unuiĝinta Partio | ||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | Jane Ellen Usher (en) | ||||
| Parencoj | Elizabeth Zabaneh (mul) Henry George Canton (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
George Cadle PRICE (n. la 15-a de januaro 1919 en Belizurbo ; m. la 19-a de septembro 2011 samloke) estis la unua ĉefministro de Belizo kaj unu el la plej gravaj homoj en la sendependeca procezo de la lando.
Hodiaŭ multaj nomas lin la "Patro de la Nacio".
Vivo
[redakti | redakti fonton]Naskita en Belizeurbo, li eniris politikon en 1947 kiam li estis elektita al la loka konsilio. [1] Tri jarojn poste, la 29-an de septembro 1950, li partoprenis kiel unu el la fondintoj de la Popola Unuiĝinta Partio (PUP), politika partio kiun li gvidis dum kvar jardekoj. La PUP strebis por la politika kaj ekonomia sendependeco de la tiama brita kolonio Brita Honduro. [2]
En septembro 2000, Price fariĝis la unua persono kiu ricevis la plej altan honoron de Belizo, la Ordeno de Nacia Heroo, pro la elstara rolo kiun li ludis en gvidado de sia lando al sendependeco. [3]
George Cadle Price forpasis lunde, la 19-an de septembro 2011, en Belizurbo, en la aĝo de 92 jaroj, nur tri tagojn antaŭ ol festi la tridekan datrevenon de la sendependeco de sia naskiĝlando.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Craig, Meg. (2004) George Price: Journey of a Belizean Hero. Belize City, Belize: Factory Books. ISBN 9768111852.
- ↑ Belizean Biographies. website. National Library Service of Belize. Arkivita el la originalo je 20 January 2010. Alirita 28 December 2010 .
- ↑ Father of the Nation, George Cadle Price, passes. The San Pedro Sun (19 September 2011). Arkivita el la originalo je 26 January 2025. Alirita 28 June 2025 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Liberaj artikoloj kaj bildoj de Georgo Price Arkivigite je 2014-04-29 per la retarkivo Wayback Machine

