George Clinton
| George Clinton | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| George Clinton | |||||
| Naskiĝo | 26-an de julio 1739 en Little Britain | ||||
| Morto | 20-an de aprilo 1812 (72-jaraĝa) en Vaŝingtono | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | korinfarkto | ||||
| Tombo | Old Dutch Churchyard (en) | ||||
| Religio | Presbiterianismo vd | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Partio | Demokrat-Respublikana Partio | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Patro | Charles Clinton (en) | ||||
| Patrino | Elizabeth Denniston (en) | ||||
| Gefratoj | James Clinton (en) | ||||
| Edz(in)o | Sarah Cornelia Clinton (en) | ||||
| Infanoj | Elizabeth Clinton Tallmadge (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | oficiro guberniestro politikisto vicprezidanto | ||||
| Aktiva en | Usono vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
George Clinton [ĝo:ĝ KLINten] estis usona politikisto. En 1792 li kunkonkuris pri la historie dua usona prezidanta elekto, sed li malvenkis: la unua prezidanto de Usono restis pliajn kvar jarojn George Washington. La partio de George Clinton estis la Demokrat-Respublikana Partio de Usono.
Li funkciis kiel la unua Guberniestro de Nov-Jorkio de 1777 ĝis 1795. En ĉi tiu rolo, li forte kontraŭis la ratifikon de la Usona Federacia Konstitucio, kaj estis gvidanto de la Kontraŭfederalistoj. Post la ratifiko de la Konstitucio, li aliĝis al la Demokrat-Respublikana Partio, kaj estis gvidanto de la frakcio, kiu subtenis la donadon de potenco al la ŝtatoj. En 1801–1804, li denove funkciis kiel Guberniestro de Nov-Jorkio, kaj estis, ĝis decembro 2015, la plej longtempe servanta guberniestro en usona historio (post Terry Branstad).
Li funkciis kiel la kvara Vicprezidanto de Usono, sub la prezidantoj Thomas Jefferson kaj James Madison ĝis sia morto (1805–1812). Li kaj John Calhoun estis la solaj homoj, kiuj funkciis kiel Vicprezidantoj sub pli ol unu prezidanto. Li estis nomumita dufoje por Prezidanto de Usono, en 1792 (kiam George Washington estis elektita por la dua fojo) kaj en 1796 (kiam John Adams estis elektita).

