George Edward Luckman Gauntlett

El Vikipedio, la libera enciklopedio

George Edward Luckman GAUNTLETT (naskiĝis en 1868 en Swansea, suda Kimrujo, mortis en 1956 en Tokio) estis angla instruisto de la angla lingvo.

Gauntlett post 1890 loĝis en Japanio. En 1903 li legis pri Esperanto ĉe amiko D. R. Mckenzie kaj eklernis ĝin. En 1906 li eldonis korespondan kurson de Esperanto (Japana-Esperanta Gramatiko 1906, 160 p.) Ĝi enhavis Esperantan-japanan kaj japanan-Esperantan vortarojn. Tio estis la unua publika instruo de Esperanto en Japanio kaj la unuaj japanaj Esperanto-vortaretoj. La kurso altiris ĉirkaŭ 600 lernantojn. La adresaro de la kursanoj fariĝis bazo por la fondo de Japana Esperantista Asocio en 1906.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « George Edward Luckman Gauntlett » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.