George Edwards

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Edwards
Persona informo
George Edwards
Naskiĝo 3-an de aprilo 1694 (1694-04-03)
en Stratford
Morto 23-an de julio 1773 (1773-07-23) (79-jaraĝa)
en Plaistow (Newham)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Profesio
Okupo biologo • ornitologo • entomologo • bibliotekistobotanikisto vd
Laborkampo ornitologio vd
Aktiva dum 1709–1773 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George EDWARDS (3a de Aprilo 1694 – 23a de Julio 1773) estis angla natursciencisto kaj ornitologo, konata kiel la "patro de la Brita ornitologio".[1]

Edwards naskiĝis en Stratford, Essex. Dekomence li veturis etende tra kontinenta Eŭropo, studante naturan historion, kaj akirante reputacion pro siaj koloraj desegnoj de animaloj, speciale de birdoj.

Desegno el Gleanings, vol. I: strigeto.

En 1733, je rekomendo de Hans Sloane, li estis nomumita bibliotekisto de la Reĝa Kolegio de Kuracistoj en Londono. Edwards regule vizited Sloane por kiu li estis naturahistoria pentristo kaj estis bibliotekisto dum tridek ses jaroj. Li estis nomumite membro de la Royal Society kaj de la Londona Societo de Antikvaĵistoj kaj ricevis la Medalon Copley.[2]

Ornitologio[redakti | redakti fonton]

En 1743 Edwards publikigis la unuan volumon de sia A Natural History of Uncommon Birds, kies kvara volumo aperis en 1751; tri suplementaj volumoj, ku la titolo Gleanings of Natural History, aperis en 1758, 1760 kaj 1764. Ambaŭ verkoj enhavas bildojn kaj priskribojn de pli ol 600 subjektoj en natura historio ne priskribitaj aŭ difinitaj ĝistiame.

Li verkis ankaŭ Essays of Natural History (1770), Elements of Fossilogy (1776).

Ŝarko, kiun la unua priskribis Edwards en 1760, estas nune nomita Haploblepharus edwardsii.

Diadophis punctatus edwardsii, subspecio de ringokola nordamerika serpento, estas tiel nomita honore de George Edwards.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Publication dates on title pages: Part I 1743, Part II 1747, Part III 1750, Part IV 1751


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hill Collection — 18th c. British authors & artists. Ornithology Collections in the Libraries at Cornell University: A Descriptive Guide. Cornell University Library (1999). Alirita 2015-08-22.
  2. (1836) “Memoir of Sir Hans Sloane, founder of the British Museum”, The Analyst 5, p. 3–20 [13–14]. 
  3. Beolens, Bo. (2011) “Edwards, G.”, The Eponym Dictionary of Reptiles. Johns Hopkins University Press. ISBN 978-1-4214-0135-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]