George Everest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Everest
George Everest - Maull & Polyblank.jpg
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1790 (1790-07-04)
en Crickhowell, Kimrio
Morto 1-an de decembro 1866 (1866-12-01) (76-jara)
en Hyde Park, Anglio
Tombo St Andrew's Church, Church Road, Hove
Lingvoj angla
Loĝloko Crickhowell
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Reĝa Milita Akademio
Okupo
Okupo esploristo • geografo • geodeziisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

George EVEREST (n. la 4-an de julio 1790, m. la 1-an de decembro 1866) estis kimra geografo laŭ kiu iuj kutime nomas Ĉomolungmon.

George Everest naskiĝis ĉe Crickhowell, Powys, kaj baptiĝis ĉe Greenwich, nun parto de Granda Londono.

En 1818 li eniris la britan armeon en Brita Hindio kiel termezuristo. Ekde 1823 li estris la termezuradon de Brita Hindio, kaj en 1830 li nomumiĝis la ĉefa termezuristo de la subkontinento.

Li emeritiĝis en 1843 kaj revenis al Britio. Li kavaliriĝis en 1861 kaj la sekvantan jaron li nomumiĝis vicprezidento de la Reĝa Geografia Societo.

En 1865, malgraŭ liaj protestoj, laŭ li estis nomata Monto Everesto.

George Everest mortis en Londono en 1866, kaj entombiĝis ĉe Hove (Sussex).