George Kennedy
George Kennedy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | George Harris Kennedy Jr. | ||||
Naskiĝo | 18-an de februaro 1925 en Nov-Jorko, Nov-Jorkio | ||||
Morto | 28-an de februaro 2016 (91-jaraĝa) en Middleton | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Ŝtata Universitato Tarleton Chaminade High School (en) vd | ||||
Infanoj | 4 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro aktoro televida aktoro teatra aktoro oficiro vd | ||||
Laborkampo | Aktorado vd | ||||
Aktiva dum | 1955–2014 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
George Harris KENNEDY, Jr. (la 18-an de februaro 1925 - la 28-an de februaro 2016 ) estis usona aktoro kiu gajnis Oskaron.
Kariero
[redakti | redakti fonton]En 1963, li partoprenis en la filmo Detective by Necessity kune kun Danny Kaye kaj Telly Savalas. En 1965 li partoprenis en la filmo Miraĝo kune kun Gregory Peck.
En 1967 li gajnis Oskaron pro sia rolo kiel duaranga aktoro en la filmo Luko, la Malvarmetmanulo apud Paul Newman. En 1968 li ludis en la filmo Boston Strangler (filmo) kune kun Henry Fonda.
En la 1970-aj jaroj, Kennedy iĝis preskaŭ-stelulo kaj gajnis grandajn rolojn kaj kreskantan respekton. Tamen, en la 1980-aj jaroj lia kariero komencis malkreski kaj li revenis por ludi serion de ĉefroloj en ne ĝuste pintaj filmoj, inkluzive en televido. Kennedy estas la patro de du adoptfilinoj.
Li ankaŭ partoprenis en la filmserio la The Gun Dies Laughing. Aktorinte en kvar aviadaj katastrofaj filmoj, la unua el kiuj estis la furoraĵo Flughaveno. En 1978 li partoprenis en la filmoj Death on the Nile kaj General on the crosshairs.
En la televidserio Dallas li rolis kiel Carter McKay, naftomagnato kiu igas JR Ewing en sukcesa fraŭdo vendi sian parton en la familia firmao "Ewing Oil" al sia malamiko Cliff Barnes.
En 1990 li faris gastan aperon en la sudkorea filmo Mayumi.