George Lakoff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Lakoff

George P. LAKOFF [ĝorĝ lej-kof] (naskiĝis 24-a de majo 1941) estas profesoro de lingvistiko ĉe la Universitato de Kalifornio, Berkeley kie li laboras ekde 1972. Li estas fama pri esploro de la metaforoj.

La origina tezo de Lakoff pri koncepta metaforo aperis en la libro Metaphors We Live By (Metaforoj per kiuj ni vivas) en 1980. Li uzis tiun koncepton pri politiko en la fama libro „Ne pensu pri la Elefanto”. Li proponas al la aŭskultantaro ne pensi pri elefanto, sed neniu povas elteni la provon.

Lakoff asertas, ke la sukceso de la Usona Respublikana Partio baziĝas pri la pli sukcesa koncepta konstruado, tio estas ili kontrolas, regas la politikajn nociojn, ŝlosiltemojn.

Ekzemploj:

  • La metaforo "La kontraŭterora milito" ĉiam helpis, do "militanta" prezidanto neniam perdis balotojn.
  • MalpIiigo de imposto: li uzis anstataŭ la esprimo tax cut (~ imposta deŝiro) la alian tax relief (~imposta liberigo), tiel li ŝajnis esti pozitiva persono, kiu liberigas la homojn de ŝarĝo.

Publikigitaj verkoj

  • George Lakoff kaj Mark Johnson. Metaphors We Live By. University of Chicago Press, 1980.
  • George Lakoff kaj Mark Turner. More Than Cool Reason: A Field Guide to Poetic Metaphor University of Chicago Press, 1989.
  • George Lakoff. Women, Fire, and Dangerous Things: What Categories Reveal About the Mind University of Chicago Press, 1987.
  • George Lakoff. Moral Politics. University of Chicago Press, 1996.
  • George Lakoff kaj Mark Johnson. Philosophy In The Flesh: the Embodied Mind and its Challenge to Western Thought. Basic Books, 1999.
  • George Lakoff kaj Rafael Núñez. Where Mathematics Comes From: How the Embodied Mind Brings Mathematics into Being. Basic Books, 2000.
  • George Lakoff. Don't Think of an Elephant: Know Your Values and Frame the Debate. Chelsea Green Publishing, 2004.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://linguistics.berkeley.edu/people/fac/lakoff.html greke http://www.georgelakoff.com greke http://www.rockridgeinstitute.org/people/lakoff