Saltu al enhavo

George Latimer Bates

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Latimer Bates
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1863 (1863-03-21)
en Abingdon
Morto 31-an de januaro 1940 (1940-01-31) (76-jaraĝa)
en Chelmsford
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Knox College (en) Traduki
Ĉikaga Teologia Seminario Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo zoologia kolektisto botanika kolektisto scienca kolektisto natursciencisto botanikisto esploristo zoologo biologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Germana Kameruno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George Griswold Latimer BATES [BEJC] (21-a de marto 1863, Abingdon, Ilinojso, Usono - 31-a de januaro 1940 Chelmsford, Britio) estis usona natursciencisto. Li vivis en centra Afriko kaj vojaĝis vaste, kolektante specimenojn de natura historio, el kiuj multaj novaj specioj estis priskribitaj. Tiom multe kiom 62 novaj specioj de mamuloj, reptilioj kaj amfibioj estis priskribitaj el liaj kolektoj, inkluzive de la Goliata rano, la harhava rano kaj la Goliata soriko Crocidura goliath. Li publikigis Handbook of the Birds of West Africa (Manlibron de la Birdoj de Okcidenta Afriko, 1930) kaj kompilis katalogon de la birdoj de Arabio.

En 1895, li veturis al Okcidenta Afriko por labori kiel Presbiteriana misiisto, sed ankaŭ por kolekti naturhistoriajn specimenojn.[1] Tie li interesiĝis pri la loka lingvo kaj komencis dokumenti la gramatikon kaj vortprovizon de Bulua. Tio kondukis al publikigo de lernolibro en 1926. Li vivis komence ĉe Senji, poste ĉe Efulen proksime de Granda Batango en la germana parto de Kameruno, vivtenante sin de terkultivado. Li estis konata fare de lokanoj kiel "Bitye" kaj li nomis sian bienon laŭ la sama nomo.

Li kolektis specimenojn de naturo kaj ĉirkaŭ si kaj dum siaj vojaĝoj kaj sendis multajn el ili al la Muzeo pri Natura Historio de Londono. Li uzis indiĝenajn ĉasistojn por helpi lin en siaj kolektoj. Kelkaj el la indiĝenoj kredis, ke li celis kolekti masklajn kaj inajn specimenojn por loĝigi sian propran landon per la birdospecioj.[2] Richard Bowdler Sharpe rimarkis en 1906, ke la specimenoj de Bates estis valoraj kaj ke ekzistis pluraj novaj specioj.

Ĉirkaŭ 1928, la nombro da specimenoj, kiujn li sendis al la muzeo, estis taksita je 6905. Dum la Unua Mondmilito, Bates ne povis sendi specimenojn kaj li komencis pasigi pli da tempo sur sia bieno kultivante kakao-, kafo- kaj kaŭĉuk-arbojn: liaj eble estis la plej fruaj kaŭĉukplantejoj en la regiono. La germanaj aŭtoritatoj devigis lin transdoni siajn pafilojn (uzatajn por birdokolektado) kaj oni petis lin forlasi la regionon en 1915. Li tiam moviĝis suden piede al Rivero Mbini en la Hispana Gvineo.

Nur en 1916 li revenis al sia plantejo kaj antaŭ 1921 li vojaĝis tra Kameruno, kiu estis tiam kontrolita de Britio kaj Francio. Li skribis pri la strukturo de la subflugilaj kovriloj en 1918.[3] En 1922, li vojaĝis al Niĝerio kaj en 1927, li vizitis la nordokcidenton de Ĉada Lago.[4][5][6][7]

Bates forlasis Afrikon kaj translokiĝis al Anglio en Little Watham, Essex, en 1928 kaj ekloĝis en domo, kiun li nomis "Timbuktoo". Li tiam komencis ekzameni la birdokolektojn en la birdoĉambro de la Brita Muzeo, Londono, kaj komencis labori pri Handbook of the Birds of West Africa (Manlibro de la Birdoj de Okcidenta Afriko). [8] En 1930, li faris kolektan vojaĝon al Sieraleono por la Muzeo pri Natura Historio, kaj ankaŭ vizitis Gvineon kaj Monton Nimba. En 1931, li iris per alia ekspedicio al Malio. Oni petis lin ekzameni la specimenkolekton de Harry St John Bridger Philby, patro de Kim Philby.

Li lernis la araban lingvon kaj vizitis Arabion en la aĝo de 70 jaroj en 1934 laŭ invito de Philby. Li pasigis tri monatojn kaj kolektis pli ol 500 specimenojn. Bates trejnis la serviston de Philby por senhaŭtigi kaj petis hindan oficiston, Mahbub Elahi Kazi, kolekti specimenojn per 16-kalibra pafilo. Li ankaŭ lasis ĉaspafilon de kalibro 410 por Philby por akiri pli da birdaj specimenoj, kvankam ĉi-lasta trovis malfacile senhaŭtigi birdojn. Pro tio, Norman Kinnear influis la Bombay Natural History Society por sendi senhaŭtigiston nomitan Fateh Khan al Arabio. La senhaŭtigisto, tamen, montriĝis nesperta, malsaniĝis kaj estis devigita reveni al Barato.

La specimenoj de Philby inkluzivis plurajn novajn speciojn, inkluzive de Arabia pego, Dendrocopus dorae, kiun li petis nomi laŭ sia edzino Dora. Li ankaŭ nomis subspecion de strigo nomitan Otus senegalensis pamelae laŭ Fraŭlino Pamela Lovibond, amikino kaj bibliotekistino ĉe la Atenea Klubo de Londono. Bates ne povis publikigi Birds of Arabia (Birdoj de Arabio), sed verkis plurajn artikolojn pri arabaj birdoj por la gazeto Ibis.[9][10][11][12][13][14][15][16][17][18] Lia neeldonita manuskripto pri la Birdoj de Arabio poste estis uzita de Richard Meinertzhagen, kiu aldonis diversajn ornamaĵojn[19] kaj donis malmultan krediton al Bates.[20]

Bates mortis en Chelmsford post kirurgio kaj ripetiĝanta grava malsano.[4][21][22]

Taksonoj nomitaj liahonore

[redakti | redakti fonton]
  • Specio de afrika serpento, Rhamnophis batesii, estis nomita liahonore,[23]

same kiel tri specioj de afrikaj ranoj

  • Astylosternus batesi,
  • Phrynobatrachus batesii, kaj
  • Arborano de Bates, Nectophryne batesii, el centra Afriko.

Krome dudek birdospecioj portas lian nomon, inter kiuj la jenaj:

Kaj ankaŭ kvar mamuloj.[24]

Kaj plantogenro:

El Kameruno Raiamas batesii estas specio de Ciprinedoj.[25]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2006) The Intimate Politics of Ornithology in Colonial Africa”, Comparative Studies in Society and History (en) 48 (03). doi:10.1017/S0010417506000235. [rompita ligilo]
  2. Jacobs, Nancy. (2016) Birders of Africa. History of a network. Yale University Press, p. 122–125.
  3. Bates, G. L. (1918). The Reversed Under Wing-Coverts of Birds and their Modifications, as exemplifed in the Birds of West Africa”, Ibis 6, p. 529–582.
  4. 1 2 (1997) George Latimer Bates 1863–1940 an investigation into the history of his unpublished ‘Birds of Arabia‘ manuscripts”, Archives of Natural History (en) 24 (2), p. 213–235. doi:10.3366/anh.1997.24.2.213.
  5. (1940) XVII.-Obituary”, Ibis (en) 82 (2), p. 343–354. doi:10.1111/j.1474-919X.1940.tb01661.x.
  6. (1959) The British contribution to African ornithology”, Ibis (en) 101 (1), p. 90–102. doi:10.1111/j.1474-919X.1959.tb02360.x.
  7. (1927) I.-Notes on some Birds of Cameroon and the Lake Chad Region: their Status and Breeding-times.”, Ibis (en) 69 (1), p. 1–64. doi:10.1111/j.1474-919X.1927.tb05641.x.
  8. (1930) Bates' 'Handbook of the Birds of West Africa' Handbook of the Birds of West Africa George Latimer Bates”, The Auk 47 (2), p. 273–274. doi:10.2307/4075982.
  9. (1936) XXXVII.‐ Birds of Jidda and Central Arabia collected in 1934 and early in 1935, chiefly by Mr. Philby .‐Part II.”, Ibis (en) 78 (4), p. 674–712. doi:10.1111/ibi.1936.78.4.674.
  10. (1931) On Geographical Variation within the Limits of West Africa: some Generalizations”, Ibis (en) 73 (2), p. 255–302. doi:10.1111/j.1474-919X.1931.tb01518.x.
  11. (1933) XLVI.-Birds of the Southern Sahara and Adjoining Countries in French West Africa.- Part I”, Ibis (en) 75 (4), p. 752–780. doi:10.1111/j.1474-919X.1933.tb03362.x.
  12. (1934) XLL-Birds of the Southern Sahara and Adjoining Countries in French West Africa.-Part V. (concluded)”, Ibis (en) 76 (4), p. 685–717. doi:10.1111/j.1474-919X.1934.tb01338.x.
  13. (1934) III.-Birds of the Southern Sahara and Adjoining Countries in French West Africa.-Part II.*”, Ibis (en) 76 (1), p. 61–79. doi:10.1111/j.1474-919X.1934.tb01543.x.
  14. (1934) XIV.-Birds of the Southern Sahara and Adjoining Countries in French West Africa.-Part III.*”, Ibis (en) 76 (2), p. 213–239. doi:10.1111/j.1474-919X.1934.tb01565.x.
  15. (1934) XXX.-Birds of the Southern Sahara and Adjoining Countries in French West Africa.-Part IV.*”, Ibis (en) 76 (3), p. 439–466. doi:10.1111/j.1474-919X.1934.tb01618.x.
  16. (1936) XXVIII.-Birds of Jidda and Central Arabia collected in 1934 and early in 1935, chiefly by Mr. Philby”, Ibis (en) 78 (3), p. 531–540. doi:10.1111/j.1474-919X.1936.tb03401.x.
  17. (1937) Birds of Jidda and Central Arabia collected in 1934 and early in 1935, chiefly by Mr. Philby.-Part III*”, Ibis (en) 79 (1), p. 47–65. doi:10.1111/j.1474-919X.1937.tb02162.x.
  18. (1937) XV.—Birds of Jidda and Central Arabia collected in 1934 and early in 1935, chiefly by Mr. Philby.—Part IV* (concluded).”, Ibis (en) 79 (2), p. 301–321. doi:10.1111/j.1474-919X.1937.tb02176.x.
  19. (2012) Atlas of the Breeding Birds of Arabia .— Jennings Michael C. , Ed. 2010. Fauna of Arabia, vol. 25. King Abdulaziz City for Science and Technology, Riyadh, Kingdom of Saudi Arabia; Saudi Wildlife Commission, Riyadh; and Senckenburg Forschungsinstitut und Naturmuseum, Michael C.. 751 pp. ISBN 9783929907834. Hardcover, $301.00.”, The Auk (en) 129 (1), p. 181–182. doi:10.1525/auk.2012.129.1.181.
  20. (1940) Mr. G. L. Bates”, Nature (en) 145 (3669), p. 291–291. doi:10.1038/145291a0.
  21. Palmer, T.S. (1943). Obituary. George Latimer Bates.”, The Auk 60, p. 133.
  22. Warr, F.E.. (1996) Manuscripts and drawings in the Ornithology and Rothschild libraries of the Natural History Museum at Tring. Natural History Museum.
  23. Beolens, Bo; Watkins, Michael; Grayson, Michael (2011). The Eponym Dictionary of Reptiles. Baltimore: Johns Hopkins University Press. xiii + 296 pp. (ISBN 978-1-4214-0135-5). ("Bates, G. L.", p. 19).
  24. Beolens, Bo. (2013) The Eponym Dictionary of Amphibians. Pelagic Publishing. ISBN 978-1-907807-42-8.
  25. Family DANIONIDAE: Bleeker 1863 (Danios). The ETYFish Project Fish Name Etymology Database. Christopher Scharpf and Kenneth J. Lazara (22 September 2018). Alirita 6a de Februaro 2025 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]