George Mallory

El Vikipedio, la libera enciklopedio

George Herbert Leigh MALLORY (naskiĝis la 18-an de junio 1886 en Mobberley, Cheshire, Anglio; malaperis la 8-an de junio 1924 ĉe provo, suprengrimpi la monton Everest) estis brita montogrimpisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mallory studis literaturon en la Kembriĝa Universitato kaj iĝis instruisto.

Li ŝatis ekde sia junaĝo grimpi montojn kaj ofte grimpis en la Alpoj. Pro liaj atingoj en la Alpoj, oni invitis lin en 1921 grimpi la Evereston. La esploran mision organizis la Royal Geographical Society kaj la fama Alpine Club. Ili esploris suprenkondukan vojon sur la tibeta norda flanko.

Li partoprenis duan ekspedicion en 1922, kiam oni celis atingi la pinton de la Everesto. Tiam okazis tragedio ĉe alto de 8300 m, kiam mortis sep portistoj. Oni tiam haltigis la ekspedicion.

Mallory en 1924 denove provis la grimpadon de la Everesto kadre de la Vintraj Olimpikoj de 1924, kiuj okazis en Chamonix (Francujo), kiam oni enkondukis unuafoje premion por montogrimpado (Prix olympique d'alpinisme).

La montogrimpa teamo konsistis el George Mallory, Andrew Irvine kaj la brita geologo Noel Odell. Ili malaperis la 8-an de junio 1924 ĉe alto de ĉirkaŭ 8500 m en la nebulo kaj poste neniam vidis ilin vivanto. Oni eĉ hodiaŭ disputas, ĉu ili atingis la pinton kaj mortis nur en la reen-vojo aŭ ĉu ili neniam atingis ĝin.

Postaj eventoj[redakti | redakti fonton]

La usona montogrimpisto Conrad Anker trovis la 1-an de majo 1999 la kadavron de Mallory ĉe alto de 8200 m. Mallory havis neĝokulvitrojn en sia poŝo, sed foto pruvas, ke li kunportis du parojn. Oni ne trovis ĉe li la foton de lia edzino, kiun li volis lasi sur la pinto de la monto. Oni eĉ ne trovis lian fotilon. Oni konstatis - laŭ esploroj - en 2006, ke liaj vestoj taŭgis por la grimpado.

Oni trovis, ke rompiĝis lia kruro kaj li havis fortan kapovundon, tamen ne rezulte de altega falo.

Fama eldiro de Mallory[redakti | redakti fonton]

Famiĝis la respondo de George Mallory al la demando, kial li volas grimpi la Evereston: „Ĉar ĝi estas tie.“ („Because it is there.“)

Familio[redakti | redakti fonton]

George Mallory kaj lia edzino Ruth havis tri gefilojn. Lia nepo George Mallory la 2-a atingis samvoje la pinton de la Everesto la 15-an de majo 1995.