Saltu al enhavo

George Minne

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Minne
Persona informo
George Minne
Naskonomo Georgius Joannes Leonardus Minne
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1866 (1866-08-30)
en Gento
Morto 18-an de februaro 1941 (1941-02-18) (74-jaraĝa)
en Sint-Martens-Latem
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Royal Academy of Fine Arts of Ghent (en) Traduki (1883–1886)
Brusela Reĝa Akademio de Belaj Artoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo George Minne
Familio
Infanoj Frédéric Minne (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo skulptisto • desegnisto • pentristo • presgravuristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo skulptarto vd
Verkado
Verkoj Fountain with Kneeling Youths vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r
De Fontein der geknielden, repliko de verko de Minne en Hagen
puto kun figuro de Minne, ĝardene de la vajmara domo Hohe Pappeln

George MINNE (naskiĝinta la 30-an de aŭgusto 1866 en Gento, mortinta la 20-an de februaro 1941 en Sint-Martens-Latem) estis belga pentristo kaj skulptisto.

Studis Minne de 1880 arkitekturon ĉe Jean Delvin en Gento; samurbe li trejniĝis inter 1883 kaj 1886 pentrade fare de Théodore Channeel kaj skulptade de Louis Van Biesbroek. Amiko lia estis la verkisto Maurice Maeterlinck, kies verkojn li ilustris (Serres, 1886 kaj Soeur Béatrice, 1900).

Minne ofte gastis ĉe Henry Van de Velde. Ĉi lasta ĉeestis kiam Minne mem detruis sian skulptaĵon Broederschap, monumenton por la socialisto Jean Volders.[1] En 1890 li eksponigis kelkajn siajn verkojn en la kadro de la belga artista rondo Les XX, kiun membris i.a. la pentristo James Ensor kaj Fernand Khnopff kaj de 1891 ankaŭ Minne. Samjare li iris Parizon por vane klopodi iĝi disĉiplo de Auguste Rodin.

Inter 1895/96 Minne sekvis kurson de Charles van der Stappen; poste li transloĝiĝis al Sint-Martens-Latem, por fondi kun la kolegoj Albinus Van den Abeele, Valerius De Saedeleer, Albert Servaes kaj Gustaaf Van de Woestijne propran kolonian artistan Latemse Scholen laŭ la germanuja modelo de Worpswede. Ilia pentra stilo orientiĝis tree laŭ simbolismo. En 1912 Minne mallonge docentis ĉe la Genta akademio. Post la eksplodo de la Unua Mondmilito li fuĝis kun al edzino al Kimrujo. Postmilite li redocentis kaj en la 1931-a jaro oni distingis lin per barona titolo. En 1923 li iĝis koresponda, en 1932 orda membro de la Reĝa akademio de sciencoj, literaturo kaj artoj.[2]

La ĉefan verkaron de Minne konsistigas skulptaĵoj influitaj de mistika simbolismo kaj la Antaŭ-rafaelida frataro. Temas ofte pri genufleksantaj bronzfiguroj mornaj-delikataj, ekz. De Smart pri trista patrino. Folkwang-Muzeo en Asindo ofertas daŭran ekspozicion de aĵoj de Minne, kie spekteblas la originalo de la knaba fontano De Fontein der geknielden (1905/06).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Robert Hoozee: George Minne en de kunst rond 1900. Museum voor Schone Kunsten, Gent, 18. September bis 5. Dezember 1982, Gento 1982
  • Inga Rossi-Schrimpf: George Minne. Das Frühwerk und seine Rezeption in Deutschland und Österreich bis zum Ersten Weltkrieg, VDG, Vajmaro 2012, ISBN 978-3-89739-735-4
  • Bettina Berg (eld.): George Minne – Ein Anfang der Moderne. Ausst. Kat. Gerhard-Marcks-Stiftung, Wienand, Köln 2013, ISBN 978-3-86832-190-6
  • Bettina Zeman: Gewagte Visionen. George Minne und Leon Spilliaert. Vom Symbolismus zum Expressionismus, katalogo ekspozicia, Wienand, Kolonjo 2023, ISBN 978-3-86832-727-4

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Henry Van de Velde: "Denkmal für den Sozialisten Jan Volders" - p.
  2. ↑ "Académicien décédé: Baron George Jean Léonard Minne" - nekrologo