George Oxenden (advokato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Oxenden
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1650 (1650-11-30)
Morto 21-an de februaro 1703 (1703-02-21) (52-jaraĝa)
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Alma mater Halo Triunuo
Familio
Patro Sir Henry Oxenden, 1st Baronet
Patrino Elizabeth Meredith
Edz(in)o Elizabeth Dixwell
Infanoj Sir George Oxenden, 5th Baronet • Sir Henry Oxenden, 4th Baronet
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

George Oxenden (oktobro 1651 - 21 februaro 1703) estis angla akademiisto, advokato kaj politikisto, kiu membriĝis en la Ĉambro de komunuloj de Britio de 1695 ĝis 1698.

Oxenden estis la filo de Sir Henry Oxenden, 1a Baroneto de Deane, Kent kaj lia edzino Elizabeth Merideth, filino de Sir William Meredith, 1a Baroneto. Li estis akceptita ĉe Trinity Hall, Kembriĝo kiel erudiciulo la 8an de julio 1667 iĝante membro (Fellow) en 1671 kaj ricevis la LLB en 1673, MA en 1675 kaj LLD en 1679. Li estis korpigita en la Universitato de Oksfordo en 1674 kaj eniris en la Doktora Komunumo en 1679. En 1684 li fariĝis Regius-a Profesoro pri Civila Juro en Kembriĝo. Li iĝis Majstro de Trinity Hall en 1689. Li ankaŭ iĝis vicargeneralo al la Ĉefepiskopo de Canterbury kaj Dean of Arches kaj juĝisto de la admiralitato en 1689. Li estis unu el la komisaroj por la rekonstruado de la Katedralo de Sankta Paŭlo de 1692 kaj Vickanceliero de la Universitato de Kembriĝo inter 1692-1693.

En 1695, Oxenden elektiĝis kiel Parlamentano por la Universitato de Kembriĝo kaj tenis la sidlokon ĝis 1698 kiam li finis malsukcese.

Oxenden mortis en sia domo en la Doktora Komunumo kaj entombiĝis en la familia loko de Wingham.

Oxenden geedziĝis kun Elizabeth Dixwell, filino de Sir Basil Dixwell, 1a Baroneto ĉirkaŭ 1700. Elizabeth estis "Maid of Honour" al Reĝino Maria. Liaj filoj Henry kaj George sukcese sinsekvis al la Oxenden-baronetaro.