George A. Romero
George Andrew ROMERO (naskiĝis la 4-an de februaro 1940 en Novjorko; mortis la 16-an de julio 2017 en Toronto) estis uson-kanada filmreĝisoro, verkisto, filmredaktisto kaj aktoro.[1]
Romero estas konsiderata kunfondinto kaj unu el la plej gravaj figuroj en moderna horora kino, kaj precipe la fondinta patro de la zombiaj filmoj (d:Q3072049).[2] Efektive, multaj el liaj filmoj atingis kultan statuson. Romero mem verkis la scenarojn por la plej multaj el siaj filmoj, do lia verko povas plejparte esti klasifikita kiel aŭtora kino.[3] Tipa karakterizaĵo de liaj filmoj estas, ke ili konscie reflektas la regantan socian situacion en Usono dum sia publikigo kaj posedas politikan subtekston, kiu kritikas sociajn kaj politikajn maljustecojn. Inter liaj plej konataj filmoj estas Nokto de la vivantaj mortintoj kaj Tagiĝo de la mortintoj, kiuj prezentis zombian apokalipson kaj faris serion da kritikoj pri la nuntempa socio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "George A. Romero, Father of the Zombie Film, Dies at 77", The Hollywood Reporter. (angle)
- ↑ Davis, Clint, "George Romero, zombie movie icon, dies at 77", WFTS, July 16, 2017.
- ↑ J. C. Maçek III (June 15, 2012) The Zombification Family Tree: Legacy of the Living Dead. PopMatters. Arkivita el la originalo je June 16, 2012.

