George S. Patton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
George S. Patton
General George S Patton.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 11-an de novembro 1885 (1885-11-11)
en Sankta Gabrielo
Morto 21-an de decembro 1945 (1945-12-21) (60-jara)
en Heidelberg
Kaŭzo de morto trafikakcidento, compression fracture, pulma edemo, kora malsufiĉo
Tombo Luksemburgo
Ŝtataneco Usono
Alma mater United States Army War College • West Point • United States Army Command and General Staff College • Virginia Armea Instituto
Profesio aŭtobiografo, oficiro
Lingvoj angla lingvo
Familianoj
Infano George Patton IV
Patro George S. Patton
v  d  r
Information icon.svg
George S. Patton juna, 1943

George Smith PATTON, juna (naskiĝis la 11-an de novembro 1885 en San Gabriel, Kalifornio; mortis la 21-an de decembro 1945 en Heidelberg) estis usona generalo dum la dua mondmilito. Li multe okupiĝis pri tankoj kaj modernigo de la tankaj fortoj de la Usona Terarmeo. Kontraŭkomunisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis ĉefkomandanto de la usonaj fortoj dum la nord-afrika surbordiĝo (novembro de 1942), kiel anstataŭiganto de Eisenhower. Oni nomumis lin en marto de 1943 al 2-a usona korpuso, batalanta en Tunezio. Tiu korpuso batalis kun 8-a armeo de Montgomery kontraŭ Tunis.

Li estis komandanto de la 7-a armeo dum la surbordiĝo en Sicilio. Li gvidis la 3-an armeon en bataloj de Normandio (1944). Li havis gravan signifon en kontraŭpuŝo de la ardennek-a ofensivo. Li trapasas en marto de 1945 la Rejnon kaj atingas fine de aprilo la linion de la Danubo.

Li estis kolerema, kuraĝparola, kelkfoje brutala generalo kaj elstara organizanto, komandanto de la taĉmentoj. Li mortis decembre 1945 en aŭtomobila akcidento, post 12 tagoj.

Kontraŭkomunisto[redakti | redakti fonton]

Malestimis komunismon. Konsiderinta redonon de Pollando kaj de Mez-Orienta Eŭropo sub protektorato de Stalin kiel perfidon. Dum konferenco el la 8-a de majo 1945 diris: Tiu ĉi milito finiĝis precize tie, kie komenciĝis. Sur la korto de hunoj (...)

Politikistoj en Vaŝingtono kaj en Parizo, similaj al stansoldatoj, permesis al ni piedbati unu fiulon, kaj samtempe devigis nin helpi al la sekva, ankoraŭ pli malbona ol tia (...)

Ni gajnis nur vicon da bataloj, sed ne la militon pri paco. Ni bezonos helpon de Ĉionpovulo, se ni devos vivi en la sama mondo kun Stalin kaj liaj sbiroj (...)

Unuafoje de jarcentoj ni permesis al fortoj de Ĝingis-Ĥano eniri al Mezeŭropo kaj Okcidenta Eŭropo (...)

Ni venkis unu malamikon de la homaro, kaj plifortigis la duan, en kiu estas pli multe da malbono kaj furiozo ol en la unua (...)

Kelkiuj en niaj gvidantoj estas simple stultuloj kaj ne havas imagon pri la historio de Rusio. Mi havas dubojn, ĉu ili sciis, ke Rusio ankoraŭ nelongtempe okupis Finnlandon kaj elsuĉis sangon el Pollando. Mi imagas kiel pri ili mokis Stalin, kiam li ĉion akiris dum la konferencoj...

Elektitaj distingoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Kalendarz Polaka (Kalendaro de polo) redakte de Piotr Szubarczyk, en semajnrevuo "Warszawska Gazeta" (Varsovia Gazeto), 21-a ĝis 27-a de decembro 2018

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ladislas Farago: The last days of Patton, Berkley Books, New York 1982, ISBN 0-425-05388-1
  • George Forty: The armies of George S. Patton, Arms & Armour, London 1996, ISBN 1-85409-295-2
  • Stanley P. Hirshson: General Patton, Harper Collins, New York 2002, ISBN 0-06-000982-9
  • Earle Rice: George Patton, Chelsea House Publ., Philadelphia, Penn. 2004, ISBN 0-7910-7403-X
  • Trevor Royle: Patton: Old Blood and Guts. – London : Weidenfeld & Nicolson, 2005. – ISBN 0-297-84676-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]