George Soros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Soros
Persona informo
Naskonomo Schwartz György
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1930 (1930-08-12) (93-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperantoanglahungara
Loĝloko BudapeŝtoAnglioNovjorko
Ŝtataneco UsonoHungarioHungara reĝlando
Alma mater Londona Lernejo de Ekonomiko
Familio
Patro Tivadar Soros
Patrino Elizabeth Soros
Frat(in)oj Paul Soros • Daisy Soros
Edz(in)o Tamiko Bolton • Susan Weber Soros • Annaliese Witschak
Infanoj Alexander Soros • Gregory Soros • Jonathan Soros • Robert Soros • Andrea Soros
Okupo
Okupo gradegkapitalisto • investisto • filantropofilozofoverkistoekonomikisto • financisto • bankisto • trader • entreprenisto • partoprenanto de internacia forumo
TTT
Retejo https://www.georgesoros.com
vdr
George Soros
George Soros en la Konferenco de Sekureco en Munkeno, 2011
George Soros dum la Monda Ekonomia Forumo en Davos, 2011
George Soros dum la Monda Ekonomia Forumo en Davos, 2010
George Soros, 2012
George Soros en la Ekonomia Forumo en Trento (Italio), 2012

George Soros [Ĝorĝ Ŝoroŝ]), hungare György Soros, naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1930 en Budapeŝto sub la nomo György Schwartz (elp. ŝvarc). Li estas financisto, spekulanto, filantropo kaj filo de la Esperanto-verkisto Tivadar Schwarz, alinomata Teodoro Ŝvarc, unu el la eldonintoj de la fama beletra revuo en Esperanto Literatura Mondo[1].

En la 1970-aj jaroj li kunlaboris kun Jim Rogers ĉe la levilfonduso Qantum Fund kun kiu ili realigis gajnon de 4000 elcentoj en dek jaroj[2].

Soros estas konata kiel "La viro, kiu rompis la bankon de Anglio" kiam li en 1992 forte vetis kontraŭ la brita pundo, kiam li estis profesie financa analisto kaj interŝanĝisto de valutoj (angle: 'trader') en la londona borso-merkato[3].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis 13-jara kiam nazia Germanio invadis Hungarion en marto 1944. Kvankam lia familio estis juda, li eskapis de deportado danke al la protekto de ministeria oficisto, kiu portretis lin kiel sian baptoinfanon. Lia patro kaŝis sin kaj la filon dum la sekvaj monatoj interalie en somerdometo de la dancistino Elza Brandeisz en Balatonalmádi;[4] pri tio la patro verkis libron en Esperanto, „Maskerado ĉirkaŭ la morto“, kiu poste ankaŭ publikiĝis en la angla.[5] Li vivis en Hungario ĝis 1946.

En 1947, 16-jara, li forlasis Hungarion por partopreni en la Esperanto-kongreso en Berno, Svislando[6].

En Bern li renkontis Grégoire Maertens el Bruĝo, Belgio, la posta prezidanto (1980-86) de UEA. Maertens proponis al li post la UK kune vojaĝi al Bruĝo. Tion ili faris, ili dum kelktaga restado en Bruĝo sukcesis akiri la bezonatajn dokumentojn por eniri Brition kaj pluvojaĝis al la junulara Esperanto-kongreso en Ipswich. [7] Tie li en organizaj kunvenoj de TJO reprezentis la junularan sekcion de Hungaria Esperanto-Asocio.[8]

Post la IJK Soros petis vizon por studi en Londono kaj diplomiĝis ĉe London School of Economics (Londona ekonomika lernejo) en 1952. En 1956 li migris al Usono. Li estas prezidanto de Soros Fund Management (fondusa manaĝado Soros) kaj de Open Society Foundations[9] (Fondumoj por malferma socio).

Soros subite famiĝis ekde septembro 1992, kiam, opiniante ke la brita pundo estas supertaksata, li forte spekulis kontraŭ ĝi. Bank of England (Banko de Anglio) estis devigata forigi la pundon el la eŭropa valutoŝanĝa mekanismo, kaj Soros dume gajnis unu miliardon da usonaj dolaroj. Li estis kromnomita "la homo kiu disrompis la Bankon de Anglio". En 1997, en similaj cirkonstancoj, la malajzia ĉefministro Mahathir bin Mohamad akuzis Soros-on malsuprentiri la malajzian ringiton.

Soros aktivas kiel filantropo de 1979, kiam li komencis havigi monrimedojn por helpi nigrulojn studi en Kaburba Universitato en la rasapartisma Sudafriko. La filantropa fonduso de Soros en Orienta Eŭropo plej ofte aperas tra naciaj Fondusoj, kiuj foje funkcias sub aliaj nomoj, ekzemple Stefan Batory Foundation en Pollando.

Li estas miliardulo, unu el la plej riĉaj homoj de la nuna mondo, kun ĉirkaŭ 25-20 miliardoj da dolaroj.

Dum longaj jaroj Soros ne implikiĝis en la usonan politikon, sed tio ŝanĝiĝis kun prezidanto George W. Bush, kiun Soros klopodis malhelpi reelektiĝi per investo de 5 milionoj da usonaj dolaroj kun MoveOn.org por forigi Bush-on.

Li verkis The Bubble of American Supremacy ("La veziko de usona supereco"), kiu aperis en januaro 2004. Kiam la juna George Soros en 1947 fuĝis el Hungario al Britio tra Svislando, partopreninte en la 32-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno,[10] inter liaj unuaj faroj estis ligi kontaktojn kun la britaj esperantistoj en Londono. De Berno li iris al la Internacia Junular-Kunveno de TEJO (la posta IJK) en Ipswich kaj de tie ekstudis en Londono. Liaj kontaktoj kun la britaj esperantistoj en Londono laŭ li pruvis la utilecon de Esperanto, ĉar "kien ajn oni iris, oni trovis iun kun kiu oni povis paroli [en Esperanto]".[11] Tion George Soros diris dum simpozio From Zamenhof to Soros: A Symposium ("De Zamenhof al Soros: Simpozio") organizita de la Universala Esperanto-Asocio en Novjorko la 15-an de decembro 2010 (okaze de la Zamenhofa tago), kiam prezentiĝis anglalingva traduko de la libro Modernaj Robinzonoj de lia patro. George Soros mem ĉeestis dum proksimume unu horo, el kio li dum deko da minutoj prelegis pri la rilatoj inter Esperanto kaj sia familio. Hodiaŭ, Soros ne plu uzas la lingvon[12][13], sed je peto de ĵurnalisto dum tiu simpozio, George Soros tamen sciis parkere citi parton de la poemo La vojo de L. L. Zamenhof kiun li kiel junulo lernis.[14] Videaĵo spektebla en Jutubo : " Eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan " kun ĉeesto de Humfrej Tonkin, eksa prezidanto de UEA.[Ĉu eblas elserĉi kaj reference noti la filmon?]

Soros kaj Esperanto [redakti | redakti fonton]

La patro de George Soros, Teodoro Ŝvarc, estis esperantisto; oni povas interpreti la familian nomon 'Soros' alprenitan dum la tridekaj jaroj kiel aludon al Esperanto (ĝi estas la futura formo de la verbo sori), sed ne ekzistas certeco pri tio laŭ Humphrey Tonkin, la tradukinto de pluraj verkoj de Soros[13]. Dum lia junaĝo en la 1930-aj kaj la 1940-aj jaroj en Budapeŝto, oni parolis Esperanton en la hejmo kaj Esperanto-verkistoj (-> Literatura Mondo) kaj aliaj esperantistoj vizitadis ilian hejmon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Andreas von Rétyi, George Soros. Der Multimilliardär, sein globales Netzwerk und das Ende der Welt, wie wir sie kennen (germane: "Georgo Ŝoroŝ. La multmiliardulo, lia tutmonda reto kaj la fino de la mondo kiel ni konas ĝin"), 2016, 978-38-6445-276-5, eldonejo Popp, Rottenburg am Neckar, pliaj eldonoj interalie de 2022, [alpoligo: George Soros. Multimiliarder, jego globalna sieć i koniec takiego świata, jaki znamy, tr. Elżbieta Lubelska, eldonejo Biały Kruk, dua eldono, Krakovo 2019, p. 240, ISBN 978-83-7553-266-1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « George Soros » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. István Ertl, Literatura Mondo (Nia trezoro), La Ondo de Esperanto, 10 (2009).
  2. (nl) Jim Roger gelooft al tien jaar in duur voedsel, p. 7, De Tijd, la 7-an de junio 2005.
  3. Ferguson, Niall; Schlefer, Jonathan, "Who Broke the Bank of England?", 2009, Harvard Business School BGIE Unit Case No. 709-026. SSRN 1485674.
  4. artikolo "Eine der Pionierinnen des Ausdruckstanzes: Elza Brandeisz starb mit 110 Jahren" (germane: "Unu el la pioniroj de esprima danco: Elza Brandeisz mortis en la aĝo de 110 jaroj") en la gazeto Dresdner Neueste Nachrichten 2018-01-08
  5. Teodoro S. Ŝvarc. „Maskerado ĉirkaŭ la morto. Nazimondo en Hungarujo.“ La Laguna (J. Régulo), 1965 kaj: Tivadar Soros. „Masquerade: The Incredible True Story of How George Soros' Father Outsmarted the Gestapo“ Novjorko, 2011
  6. (en, fr) Michael Lewis, «The Speculator: What on earth is multibillionaire George Soros doing throwing wads of money around in Eastern Europe?», The New Republic, la 10-an de januaro 1994. Vidu ankaŭ : Michael T. Kaufman, Soros: The Life and Times of a Messianic Billionaire, Alfred A. Knopf, 2002, pp. 32–33
  7. La Juna Vivo 117 kaj 118 (1947); filmita intervjuo (2018) kun Grégoire Maertens; retletero (10-an de januaro 2024) de la oficejo de Georges Soros al la familio Maertens.
  8. artikolo de la gazeto Libera Folio de la 5-a de marto 2024 detale resumas la vojon al la IJK en 1947 kaj la diskutojn de Georges Soros tie - ankaŭ montriĝas grupa foto de tiamaj junularaj Esperanto-aktivuloj kun li (esperante)
  9. George Soros, Open Society Foundations.
  10. Schwartz, Teodoro: Modernaj robinzonoj en la siberia praarbaro. Eldonejo Bero : Berkeley, 1999. Dua, redaktita eldono. Paĝo IX (en la antaŭparolo de Humphrey Tonkin).
  11. Alison Leigh Cowan: How Do You Say ‘Billionaire’ in Esperanto? In The New York Times, 2010-12-16
  12. Calvo, José Manuel: SOROS. El millonario que quería ser filósofo. El País, 2008-09-21
  13. 13,0 13,1 http://www.transparent.com/esperanto/the-billionaire-native-esperanto-speaker/
  14. Libera Folio: George Soros ĉeestis simpozion de UEA