George Szirtes
| George Szirtes | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 9-an de majo 1948 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Lingvoj | angla • hungara |
| Loĝloko | Wymondham |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | poeto verkisto tradukisto opinia ĵurnalisto |
George Szirtes [ĝorĝ sirteŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szirtes György, estas hungardevena angla poeto, tradukisto de la hungara lingvo en la anglan.
George Szirtes[1][2] naskiĝis la 29-an de novembro 1948 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]La familio Szirtes rifuĝis al Londono dum la hungara revolucio de 1956. George Szirtes studis artojn en Londono kaj Leeds. Liaj poemoj komencis aperi en revuoj en 1973, lia debuta libro estis publikigita en 1979. En la sekva jaro li ricevis jam premion. Baldaŭ li translokiĝis al en:Wymondham kaj instruis en Universitato de Orienta Anglio. Lia edzino naskis dufoje, krome la geedza paro havis libroeldonejon. Ŝi desegnis kovrilpaĝojn de sia edzo. Li ricevis premiojn inter 1980-2024, inter ili kelkajn hungarajn premiojn.
Elektitaj poemlibroj
[redakti | redakti fonton]- The Slant Door (1979)
- The Photographer in Winter (1986)
- Selected Poems (1996)
- New and Collected Poems (2008)
- The Children (2018)
Elektitaj tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Imre Madách: The Tragedy of Man (1989)
- The Lost Rider: Hungarian Poetry 16–20th Century (1998)
- Gyula Krúdy: The Adventures of Sindbad short stories (1999)
- Ferenc Karinthy: Metropole (2008)
- Magda Szabó: Iza's Ballad (2014)
Aliaj
[redakti | redakti fonton]- The Photographer at Sixteen (memuaro, 2019)

