George Washington

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Washington
Persona informo
George Washington
Naskiĝo 22-a de februaro 1732
en Westmoreland, Virginio, Usono
Morto 14-an de decembro 1799,
en Ŝablono:Flagikono Mount Vernon, Virginio, Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per epiglottitis • acute laryngitis vd
Tombo Washington's Tomb vd
Religio Eklezio de Anglio/Episkopanismo
Lingvoj angla vd
Loĝloko FiladelfioKantono WestmorelandNov-JorkoMonto Vernon vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUsono vd
Partio nenia
Subskribo George Washington
Familio
Dinastio Washington family vd
Patro Augustine Washington vd
Patrino Mary Ball Washington vd
Gefratoj Betty Washington Lewis • Samuel Washington • John Augustine Washington • Charles Washington • Mildred Washington • Butler Washington • Lawrence Washington • Augustine Washington Jr. • Jane Washington vd
Edz(in)o Martha Dandridge Custis Washington
Infanoj Daniel Custis (duonfilo)
Frances Custis
John Parke Custis (duonfilo)
Martha Parke Custis (duonfilino)
Eleanor Parke Custis Lewis (duon-nepino, edukita de Washington)
George Washington Parke Custis (duon-nepo, edukita de Washington)
Parencoj Martha Parke Custis • John Parke Custis • George Washington Parke Custis vd
Profesio
Okupo farmisto, (plantejo)
soldato (generalo)
Aktiva dum 1752– vd
1-a Prezidento de Usono
Dum 30-a de aprilo 17894-a de marto 1797
Vicprezidento John Adams
Antaŭulo ofico kreita
Sekvanto John Adams
1-a Ĉefkomandanto de Kontinenta Armeo
Dum 15-a de junio 177523-a de decembro 1783
Antaŭulo pozicio kreita
Sekvanto Henry Knox
6-a Komandanta Generalo de Usona Armeo
Dum 13-a de julio 179814-a de decembro 1799
Prezidento John Adams
Antaŭulo James Wilkinson
Sekvanto Alexander Hamilton
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George WASHINGTON [ĝorĝ ŬO-ŝing-ton], la unua prezidento de Usono (1789–1797), naskiĝis la 22-an de februaro 1732[1][2] en la kantono de Westmoreland (Virginio). Li mortis 67-jaraĝa, la 14-an de decembro 1799, en Mount Vernon (Virginio), pro tonsilito. Li estis 188 cm alta, kaj pezis ĝis 90 kg. Li edziĝis al Martha Dandridge Custis. Li estis pia anglikano kaj (post sendependiĝo) episkopano. Li krome estis framasono, kiel multaj el la fondintoj de Usono.

Washington liberigis Usonon el Britio, estinte la komandanto kaj generalo de la Kontinenta Armeo kontraŭ Britio en la Usona Revolucio (17751781). Li ne havis grandan, profesian armeon, sed li estis tre persista kaj bonefika generalo. Li estis ankaŭ unu el la Patroj-fondintoj de Usono,[3] prezidis la kunsidon kiu skizis la Usonan Konstitucion, kiu anstataŭis la Artikolojn de Konfederacio kaj restis kiel suprema law of the land (landa leĝo).

Washington estis unuanime elektita Prezidento fare de la elektistoj kaj en 1788–1789 kaj en 1792.[4] Li kontrolis la kreadon de forta, bone financita nacia registaro kiu eltenis neutralecon en la Francaj revoluciaj militoj, subpremis la Ribelon pri Viskio (1794), kaj atingis akceptadon inter ĉiutipaj usonanoj.[5] Washington establis multajn formojn de regado ankoraŭ uzataj nuntempe, kiaj la kabineta sistemo kaj la inaŭgura diskurso.[6][7] Post kiam li sukcese ribelis kontraŭ la reĝo de Britio, Washington mem rifuzis esti reĝotirano de la nova ŝtato. Tiu faro estis tre grava kaj helpis savi Usonon el la tiraneco, kiu poste plagis la naciojn de Latinameriko post sendependiĝo. Lia retiriĝo post du regotempoj kaj la paca transiro el lia prezidenteco al tiu de John Adams establis tradicion kiu pluis ĝis Franklin D. Roosevelt estis elektita por tria regotempo.[8] Washington estis amplekse konsiderata kiel la "patro de sia lando" – eĉ dum sia vivepoko.[3][9]

Washington naskiĝis en la provinca nobelaro de kolonia Virginio; lia riĉa terposeda familio posedis tabak-plantejojn kaj sklavojn, kiujn li siavice heredis. Washington posedis centojn da sklavojn laŭlonge de sia vivo, sed lia opinio pri sklaveco evoluis. George Washington havis sklavojn, same kiel multe da liaj siatempaj sampatrianoj. Post lia patro kaj pli aĝa frato mortiĝis kiam li estis ankoraŭ juna, Washington iĝis persone kaj profesie ligita al la povega William Fairfax, kiu helpis lian karieron kiel termezuristo kaj militisto. Washington tuj iĝis grava oficiro en la koloniaj fortoj dum la unuaj epokoj de la Franc-Brita Indiana Milito. Elektita de la Dua Kontinenta Kongreso en 1775 por esti ĉefkomandanto de la Kontinenta Armeo en la Usona Revolucio, Washington sukcesis forigi la britojn for el Bostono en 1776, sed li estis venkita kaj preskaŭ kaptita poste tiun jaron kiam li perdis Novjorkon. Post sia trapaso de la rivero Delavaron dum la kvieto de la vintro, li venkis super la Britoj en du bataloj, rekaptis Novĵerzejon kaj redonis kuraĝon al la Patriota tendaro.

Pro lia strategio, la revoluciaj fortoj kaptis du gravajn britajn armeojn ĉe Saratogo en 1777 kaj la Sieĝo de Yorktown en 1781. Historiistoj laŭdas Washington pro lia selektado kaj inspektado de liaj generaloj, instigo de laboretoso kaj kapablo aranĝi kune la armeon, kunordigo kun la subŝtataj gubernatoroj kaj ŝtataj milicunuoj, rilatoj kun la Kongreso kaj atento al provizoj, loĝistiko, kaj trejnado. En batalo, aliflanke, Washington estis plurfoje superigita fare de britaj generaloj kun pli grandaj armeoj. Post kiam venko estis finpretigita en 1783, Washington eksiĝis kiel ĉefkomandanto prefere ol usurpi povon, pruvante sian opozicion al diktaturo kaj sian engaĝiĝon al usona respublikismo.

Seniluziiĝinta ĉe la Kontinenta Kongreso, en 1787 Washington prezidis la Konstitucian Kongreson kiu elpensis novan federacian registaron por Usono. Elektita unuanime kiel la unua Prezidanto de Usono en 1789, li provis alporti rivalfrakciojn kune por unuigi la nacion. Li apogis la programojn de Alexander Hamilton por elpagi ĉiun tutŝtatan kaj subŝtatan ŝuldon, por efektivigi efikan impostsistemon kaj por krei nacian bankon,[10] malgraŭ opozicio de Thomas Jefferson.

Washington proklamis Usonon neŭtrala en la militoj furiozantaj en Eŭropo post 1793. Li evitis militon kun Britio kaj garantiis jardekon da paco kaj enspezigan komercon certigante la Traktaton Jay en 1795, malgraŭ intensa opozicio de la Jefersonanoj. Kvankam li neniam oficiale aliĝis al la Federalista Partio, li apogis ĝiajn programojn. La adiaŭdiskurso de Washington estis influa enkonduko pri respublikana virto kaj averto kontraŭ partiemo, sekciismo, kaj implikiĝo en eksterlandaj militoj. Li retiriĝis de la prezidanteco en 1797 kaj revenis al sia hejmo en Mount Vernon, kaj al hejma vivo kie li administris gamon da entreprenoj. Li liberigis ĉiujn siajn sklavojn laŭ sia fina testamento.

Washington havis vizion de granda kaj potenca nacio kiu estu konstruita sur respublikanaj linioj uzantaj federacian potencon. Li serĉis uzi la nacian registaron por konservi liberecon, plibonigi infrastrukturojn, malfermi la okcidentajn terojn, antaŭenigi komercon, trovi permanentan ĉefurbon, redukti regionajn streĉitecojn kaj promocii spiriton de usona naciismo.[11] Ĉe sia morto, Washington estis laŭdita kiel "unua en milito, unua en paco, kaj unua en la koroj de liaj samlandanoj" fare de Henry Lee.[12]

La federalistoj igis lin la simbolo de sia partio krom por multaj jaroj, la Jefersonanoj daŭre malfidis lian influon kaj prokrastis konstrui la Vaŝingtonan Monumenton. Kiel la gvidanto de la unua sukcesa revolucio kontraŭ kolonia regno en monda historio, Washington iĝis internacia ikono por liberigo kaj naciismo.[13] Li estas konstante vicigita inter la supraj tri prezidantoj de Usono, laŭ balotenketoj de kaj akademiuloj kaj la popolo.

Komenca vivo (1732–1753)

Atingoj

Dum la vaŝingtona regado (1789-1797) okazis:

Sekvo

La nomo de la usona ĉefurbo Vaŝingtono (Washington, D.C.) kaj de la subŝtato Vaŝingtonio estis kreitaj memore al li. En Usono estas multaj aliaj lokoj nomataj laŭ li.

Washington estis heroo de Mao Zedong.

Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Nunntempaj registroj, kiuj uzis la Julian kalendaron kaj la Anunciacian Stilon numerigi jarojn, registris lian naskon en la 11-a de februaro, 1731. La asertoj de la brita novstilkalendara Akto de 1750, plibonigita en 1752, ŝanĝis la oficialan britan datigmetodon al la Gregoria kalendaro je la komenco de la jaro en la 1-a de januaro (nome en la 25-a de Marto). Tiuj ŝanĝoj rezultis en datoj movigitaj antaŭen 11 tagojn, kaj por tiuj inter la 1-a de januaro kaj la 25-a de marto, per antaŭeniro de unu jaro. Por plia klarigo vidu datojn de Malnova kaj Nova Stiloj.
  2. Engber, Daniel (18-a de januaro, 2006). "What's Benjamin Franklin's Birthday?". Slate. Konsultita la 21-an de majo, 2011. (La konfuzaj naskodatoj kaj de Franklin kaj de Washington estas tie klare klarigitaj.)
  3. 3,0 3,1 Parry, Jay A.; Allison, Andrew M. (1991). The Real George Washington: The True Story of America's Most Indispensable Man. United States: National Center for Constitutional Studies. ISBN 978-0-88080-014-3. p. XI.
  4. Unger, Harlow Giles (2013). "Mr. President" George Washington and the Making of the Nation's Highest Office. Boston: Da Capo Press, A Member of the Perseus Book Group. ISBN 978-0-306-82241-4. pp 61, 146.
  5. Chernow, Ron (2010). Washington: A Life. New York: Penguin Press. ISBN 978-1-59420-266-7., Pulitzer Prize
  6. Michael Kazin et al., eds. (2009) The Princeton Encyclopedia of American Political History. (Two volume set). Princeton University Press.
  7. Unger, Harlow Giles (2013). "Mr. President" George Washington and the Making of the Nation's Highest Office. Boston: Da Capo Press, A Member of the Perseus Book Group. ISBN 978-0-306-82241-4., pp 236–237.
  8. Rupert Cornwell, "George Washington: The father of the nation" (17-a de januaro, 2009). . The Independent
  9. Grizzard, Frank E., Jr. (2002). George Washington: A Biographical Companion. Santa Barbara, Calif: ABC-CLIO. ISBN 1-57607-082-4. pp. 105–107.
  10. Unger, Harlow Giles (2013). "Mr. President" George Washington and the Making of the Nation's Highest Office. Boston: Da Capo Press, A Member of the Perseus Book Group. ISBN 978-0-306-82241-4. p 236.
  11. Cayton, Andrew, "Learning to Be Washington", 30a de Septembro, 2010. Kontrolita 30a de Septembro, 2010.
  12. O'Brien, Conor Cruise (2009). First in Peace: How George Washington Set the Course for America. Enkonduko de Christopher Hitchens. Cambridge: Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81619-2. p. 19.
  13. Cunliffe, Marcus (1958). George Washington, Man and Monument. Boston: Little, Brown. OCLC 58007859. pp. 24–26.

Eksteraj ligiloj