Georges Guingouin
Georges Guingouin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Georges Guingouin | |||||
Naskiĝo | 2-an de februaro 1913 en Magnac-Laval | ||||
Morto | 27-an de oktobro 2005 (92-jaraĝa) en Troyes | ||||
Tombo | Saint-Gilles-les-Forêts vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Partio | Franca Komunista Partio (1998–2005) Franca Komunista Partio (1935–1961) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto instruisto rezistobatalanto instruisto vd | ||||
Laborkampo | Komunismo, pedagogio kaj Rezistado dum la Dua Mondmilito vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Georges Guingouin (naskiĝis la 2-an de februaro 1913 en Magnac-Laval en Haute-Vienne, mortis la 27-an de oktobro 2005 en Troyes) estis franca rezistanto kaj komunista aktivulo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Aktivulo en la Franca Komunista Partio (PCF) ĝis 1952, li ludis ĉefan rolon en la Rezistado, gvidante la makison de la limoĝia montaro sub la nomo «Raoul». Liaj kamaradoj kromnomis lin «Lou Grand» aŭ «prefekto de la makiso», dum Charles de Gaulle difinis lin «unu el la plej belaj figuroj de la Rezistado» kaj nomis lin kunulo de la Liberigo, unu el la maloftaj komunistoj ĉi-kaze (dek du el 1 053 nomitoj)[1].
Post la Liberigo, li estis implikita fare de homoj kiuj kunlaboris kun la Reĝimo de Vichy pro fitraktadoj faritaj sub lia aŭtoritato dum la «sovaĝa elpurigo» en 1944. Liaj rilatoj kun la centra gvidado de la Franca Komunista Partio estis ĉiam pli ŝtormaj en la malfruaj 1940-aj jaroj, sekvita per lia eksiĝo de la municipa konsilio de Limoĝo en januaro 1953, signante la finon de liaj politikaj respondecoj. En la sekvaj monatoj, li estis akuzita kiel instiganto de duobla murdo farita en 1945 kaj dum enkarcerigo, estis draŝita en la malliberejo de Brive-la-Gaillarde. Liberigita en 1954, la proceduro estis finfine forlasita en 1959.
Posteularo
[redakti | redakti fonton]Unu el liaj tri filinoj, Michèle Guingouin, estas prezidantino de la klubo "espéranto 10" en Sainte-Savine (Aube).[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Guingouin, l'éternel rebelle", de Georges Châtain en Le Point, 16-a de aprilo 2004 [1]
- ↑ Retejo esperanto10
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Naskiĝintoj en 1913
- Mortintoj en 2005
- Viroj
- Naskiĝintoj la 2-an de februaro
- Mortintoj la 27-an de oktobro
- Komandoroj de la Honora Legio
- Premiitoj per la franca Militkruco 1939-1945
- Premiitoj per la franca Medalo de Rezistado
- Francaj komunistoj
- Francaj rezistantoj
- Historio de Limoĝio
- Homoj de Haute-Vienne
- Homoj de Corrèze