Georgi Lozanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgi Lozanov
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1926 (1926-07-22)
en Sofio
Morto 6-an de majo 2012 (2012-05-06) (85-jaraĝa)
en Sliven
Lingvoj bulgara
Ŝtataneco Bulgario
Alma mater Sofia Universitato
Okupo
Okupo psikologopedagogo • psikiatro
vdr

Georgi LOZANOV (naskiĝis la 22-an de julio 1926 en Sofio – mortis la 6-6-an de majo 2012 en Sliven) estis bulgara edukisto, kiu okupiĝis pri malkovrado de kaŝitaj rezervoj de la homa cerbo kaj wn la 1960-aj jaroj evoluigis specialan instru/studmetodon nomitan sugestopedio. La metodo estas teorie bazita sur de li kreita sugestologio. Liaj teorio kaj praktiko stimulis en la mondo movadon de t.n. rapidigita lernado (superlearning). En 1966 li fondis kaj ĝis 1984 oficiale gvidis Instituton pri sugesto en Sofio. Lia metodo estis de kelkaj kritikata kiel onidire nescienca, duaflanke en 1978 ĝi estis oficiale aprobita kaj rekomendita de la fakula komisiono ĉe UNESKO kaj ĝis nun estas aplikata en diversaj landoj. Ekde 1969 ĝis komenco de la 1990-aj jaroj ĉe la Ŝtata pedagogia instituto en Moskvo ĉe katedro de fremdaj lingvoj de natursciencaj fakultatoj ekzistadis sugestopediaj kursoj de UNESKO, kies finintoj poste partumis siajn spertojn kun mezlernejaj lingvoinstruistoj en afrikaj landoj.

Lozanov okupiĝis ankaŭ pri parapsikologia esplorado, precipe pri klarvidkapablo ĉe Sofia Universitato. Pro kondiĉoj de la tiama komunisma reĝimo en lia lando granda parto de la tiukampa esplorado restas ĝis nun nepublikigita.

Pro kontaktoj kun Okcidento li estis far la tiama komunisma registaro tenita en "hejma malliberejo" en Sofio. Parton de sia vivo li travivis en Aŭstrio - tie li i.a.fondis Internacian centron pri sugestologio en Vieno kaj Internacian centron por trejnado de instruistoj en Vorarlberg.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]