Georgij Kokolija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgij Kokolija

Elstara sovetia kaj rusia esperantisto, aktivulo de SEJM2, REU, eldonisto
Persona informo
Naskiĝo 18-a de decembro 1963
en Tbilisi, USSR
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco RusioSovetunio
Okupo
Okupo esperantisto • mensludisto • manaĝero
vdr

Georgij KOKOLIJA (pli vaste konata en Esperanto-medio kiel Garik KOKOLIJA, ruse Георгий Владимирович Коколия; naskiĝis 18-a de decembro 1963 en Tbilisi (Kartvelio USSR). Estas rusiano, elstara sovetia kaj rusia esperantisto, aktivulo de SEJM2, REU, eldonisto. Georgij Kokolija estas lanĉinto kaj redaktoro de diversaj enlandaj primovadaj revuoj: SEJMinfo, Rusia Esperanto-Gazeto (REGo). Aktivulo de SEJM-2, vicprezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU). Dum kelkaj jaroj li estris REU.

Ekde la 1990-aj jaroj Kokolija loĝas en Moskvo. Li regule partoprenas la intelektan ludon "Kio? Kie? Kiam?"

Gravaj eventoj[redakti | redakti fonton]

  • Kantoj de OkSEJT-39 - kunorganizis registradon, partoprenis per kantoj kaj kantado