Georgikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Georgikon (laŭ pli malnova ortografio Georgicon estis la plej malnova altlernejo pri agrikulturo en Eŭropo. La fondinto estis grafo György Festetics (agronomo). La nomo unuparte aludas al agrikultura poemo de Vergilio (Georgica), aliparte al persona nomo de la fondinto (Georgo). La kampuso funkciis en Keszthely.

Urbodomo de Keszthely, iama loko de Georgikon
Grafo György Festetics, la fondinto
Memormedalo pri Georgikon
Festantoj de la centjariĝo

Historio[redakti | redakti fonton]

Festetics establis la altlernejon por eduki agronomojn aŭ similajn edukitojn, kiuj povis moderne gvidi la agrikulturon en bienoj de Festetics, sed dekomence rajtis lerni ankaŭ aliaj, kiuj baldaŭ laboros en aliaj bienoj. En 1797 komenciĝis la instruado simbole kun po unu lernanto kaj profesoro. Post 2 jaroj la altlernejo ricevis bienon por ekzercadi, en 1802 ankaŭ vitejon kaj arbaron. Palatino Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno oficiale faris la inaŭguron per plugado en 1801. Komence oni uzis la latinan kaj germanan lingvojn, ĉar estis ankaŭ eksterlandaj studentoj, krome kelkaj profesoroj ne parolis hungare. Ekde 1846 la oficiala lingvo iĝis la hungara. La lernado okazis dum 3 jaroj, sed ĉefe eksterlandanoj rajtis lernadi malpli. Domoj de la originaj kampusoj jam malaperis, muzeo pri Georgikon funkcias en baldaŭa domo.

La studentoj partoprenis en Hungara revolucio de 1848, tial post la falo la altlernejo ne funkciis. Georgikon reestabliĝis neoficiale en 1864, oficiale en la sekva jaro kiel "tutlanda kamparana kaj arbarista supera lernejo". Ĝi ricevis la oficialan epiteton Reĝa en 1869, rangon akademio en 1906. En 1945 la oficiala statuso estis altlernejo, sed tuj poste kampuso de la Agrara Universitato. En 1953 ĝi denove iĝis memstara akademio, en 1957 laŭ leĝo ĉiuj akademioj ricevis titolon universitato, sed ankaŭ poste okazis diversaj ŝanĝoj. Ĝi integriĝis al Universitato de Panonio en 1990.

Originaj eroj de Georgikon[redakti | redakti fonton]

  • Kamparana bazlernejo por kamparanoj, servutuloj (scioj pri legado, skribado, kalkulado, fruktoj, silkofarado, abelobredado ktp) dum iu ajn tempoj, ĝi funkciis jam ekde 1789.
  • Pristaldeum donis pliajn konojn nur por juristoj, kiuj volis esti juristoj de bienoj.
  • lernejo por arbaristoj kaj ĉasistoj (por gardistoj de arbaroj, krome ekde 1806 trijara eduko por agronomaj arbaristoj).
  • lernejo por ĝardenistoj dum 2 jaroj
  • inĝeniera edukejo (akvumado, pontoj, muelejoj, ktp) ekde 1808
  • edukejo por ĉevalistoj ekde 1807
  • lernejo por virinoj (mastrumado, manfaraĵoj, kokbredadoj, eĉ moro, sano, muziko) dum 3 jaroj ekde 1808

Elektitaj studentoj de Georgikon[redakti | redakti fonton]

Elektitaj instruistoj de Georgikon[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]