Georgo Sabino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Georgius Sabinus
Germana poeto kaj diplomato
Germana poeto kaj diplomato
Persona informo
Naskiĝo 23-a de aprilo 1508
en Brandenburg an der Havel, Mark Brandenburg, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio (Germanio)
Morto 2-a de decembro 1560
en Frankfurto ĉe Odro, Mark Brandenburg, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio (Germanio)
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Königsberg
Universitato de Frankfurto ĉe Odro
Universitato de Wittenberg
Profesio
Profesio poeto • verkistodiplomato • universitata profesoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Georg SCHULER, kun poeta nomo Georg SABINUS, (1508-1560) estis filologo, laŭrokronita poeto, diplomato, teologo, latinisto, rektoro kaj kunfondinto de la Universitato de Königsberg, lernanto de Philipp Melanchthon (1497-1560), al kies filino li edziĝis. Georgo Sabino estis filo de la urbestro de Brandenburgo Balthasar Schuler.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post viziti la lernejon de la urbo, Sabino studis antikvan literaturon kaj jurisprudencon en Wittenberg inter 1523 kaj 1533. Dum tiu epoko li ekprenis sian plumnomon Sabinus. Tie li ĉeestis la lecionojn de Melanktono, amiko kaj samideano de Lutero, kaj vivis en lia domo. En 1533 li faris studvojaĝojn al Italio kie li estis nobeligita per la titolo de palatina grafo de la papo. Post lia reveno, li fianĉigis al Anna (1522-1547), filino de Melanktono, kaj ili geedziĝis en 1536. Ili ne estis feliĉaj geedziĝe pro la aroganta karaktero de Sabino kaj la dorlotaj manieroj de Anna.

Post pli longa restado en Majenco, la ĉefepiskopo Alberto de Brandenburgo (1490-1545) lin invitas por esti profesoro pri poezio kaj elokventeco en la "Universitato de Frankfurto ĉe Odro". Kiam la duko Alberto de Prusio (1490-1568) inaŭguris la Universitaton de Königsberg, tiam li invitis Sabinon por esti la unua rektoro.

La Albertina naskiĝis sub la flago de libereco, tiamaniere ke ĝi fariĝis rifuĝon kontraŭ la kruelecon por eŭropaj kaj germanaj kredantoj. La unuaj jardekoj estis tre malglata epoko. Protestantaj kvereloj pri religiaj dogmoj ofte okazis. La duko nomumis Andreas Osiander (1498-1552) por la katedro pri teologio, kontraŭ la deziro de la fakultato. En 1555, li reiras al Frankfurto ĉe Odro kie la princo-elektisto Joakimo la 2-a el Brandenburgo (1505-1571) lin nomumas konsilisto kaj legato, kaj plurfoje li estis sendita en diplomatiaj misioj eksterlanden.

Li edziĝis duanupte kaj estis tre fama dank'al sia elokventeco kaj saĝo, kiu atingis la regnon de Karlo la 5-a (1500-1558), kiu iam kaj iam sendis lin al kelkaj ambasadoj. Li ĉefe estis sendita de la elektisto el Brandenburgo al Italio, kie li laŭŝajne ekmalsaniĝis kaj mortis en la sama jaro de la morto de Melanktono. Liaj latinaj poemoj estis vaste presitaj kaj estis ĉie konataj.

Selektita publikaĵaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]