Georgo la 2-a (Saksio-Meiningen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgo la 2-a
Duko de Saksio-Meiningen
Persona informo
Georg II von Sachsen-Meiningen
Naskiĝo 2-an de aprilo 1826 (1826-04-02)
en Meiningen
Morto 25-an de junio 1914 (1914-06-25) (88-jaraĝa)
en Bad Wildungen
Tombo Parka tombejo en Meiningen vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Saksio-Meiningen vd
Alma mater Bonna universitato vd
Familio
Dinastio Saksio-Meiningen vd
Patro Bernardo la 2-a de Saksio-Meiningen vd
Patrino Princess Marie Frederica of Hesse-Kassel vd
Gefratoj Princess Augusta of Saxe-Meiningen vd
Edz(in)o Princess Charlotte Frederica of Prussia • Princess Feodora of Hohenlohe-Langenburg • Ellen Franz vd
Infanoj Bernardo la 3-a de Saksio-Meiningen • Princess Marie Elisabeth of Saxe-Meiningen • Ernst, Prince of Saxe-Meiningen • Frederiko de Saksio-Meiningen • Georg Albrecht Prinz von Sachsen-Meiningen • unnamed son von Sachsen-Meiningen • Viktor Prinz von Sachsen-Meiningen vd
Profesio
Okupo suvereno vd
Duko de Saksio-Meiningen
Dum 18661914
Antaŭulo Bernardo la 2-a, lia patro
Sekvanto Bernardo la 3-a, lia filo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monero kun portreto de Georgo la 2-a

Georgo la 2-a de Saksio-Meiningen (naskiĝis la 2-an de aprilo 1829 en Meiningen, mortis la 25-an de junio 1914 en Bad Wildungen) estis germana politikisto. Kiel duko de Saksio-Meiningen (1866 ĝis 1914) li estis liberala kaj ege ŝatata reganto, kiu tre interesiĝis pri teatraĵoj. De tio venas lia kromnomo "teatroduko". Lia patro estis Bernardo la 2-a.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Inter 1844-47 li studis jursciencon, historion kaj nacian ekonomion en Bonno kaj Lepsiko. Lia historiaj konvinkoj ege influitis de Ernst Moritz Arndt kaj Friedrich Christoph Dahlmann. Liaj artistoj inklinoj estis estintaj vekitaj jam fare de la edukisto Moritz Seebeck, kiu iĝis pli poste universitata kuratoro en Jena dum infaneco; ĉeŭniversitate influadis lin la historipentristo majenca Wilhelm Lindenschmit. Aliaj gravuloj tiurilate estis Julius Schnorr von Carolsfeld, Peter von Cornelius kaj Wilhelm von Kaulbach. Kiel junulo Georgo havis rilatojn al Felix Mendelssohn-Bartholdy kaj Giacomo Meyerbeer.

En 1847 Georgo eksoldatis ĉe la prusoj; kaj en 1849 kaj en 1870/71 li aktivis kaj iĝis eĉ generalo, kvankam poste li ne tro ŝatis paroli pri la milita kariero.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Koncerne la demandon pri germana unuiĝo li simpatiis kun Prusio, kontraŭe al la patro, kiu devis demisii en 1866. En septembro de la sama jaro Georgo ekdukis kaj igis la Duklandon Saksio-Meiningen liberala modelŝtato: favoris li la aŭtonomion kaj la klerigon de ĉiuj, la separon de eklezio kaj sekularaj aŭtoritatoj kaj balotadreformojn. La administrado iĝis ege efika kaj samtempe ŝparema. En 1871 li entuziasme bonvenigas la kreon de la Germana Imperiestra Regno sed zorge observis la naciismajn evoluojn post 1879. Finfine li ĝenerale rifuzis la regostilon de imperiestro Vilhelmo la 2-a. Ĉe la ekfloro de la socialdemokratio en sia lando li mem iĝis iomete pli konservativa sed tamen ĉiam kontraŭbatalis antisemitismon. La jezuitoj restis por li garantiuloj de homa malprogreso.

Teatra kaj muzika duko[redakti | redakti fonton]

Kun Josef Kainz kaj aliaj li faris teatrajn reformojn ekde 1866 forigante la virtuozeckulton kaj farante la ensemblon unuiĝintan trupon. La scenejbildoj estu historiaj kaj moviĝantaj amasscenoj gravu. Influoj venis de Théâtre français, Charles Kean (Londono) kaj F. Dingelstedt. Tre apogis la tuton lia tria edzino Ellen Franz, kiu iĝis lia dramaturgia konsilistino. Kune kun la aktoroj Georgo evoluigis novan tipon de reĝisorado.

Post 1890 la meiniganoj teatre pli malantaŭ la kulisoj agadis. Georgo ŝanĝiĝis interese pli al muzikaĵoj. La Kortega kapelo iĝis mondfama. Duko Georgo ankaŭ proponis proprajn ideojn dum la novkonstruo de la Mario-kirko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]