Georgo la 6-a (Britio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgo la 6-a proks. en 1940-1946

Georgo la 6-a (Albert Frederick Arthur George WINDSOR, naskita kun la nomo Wettin je la 14-a de decembro 1895, mortinta je la 6-a de februaro 1952) estis la tria brita monarĥo el la dinastio Windsor. Li estis reĝo de Britio de 11-a de decembro 1936 ĝis sia morto. Li krome estis:

  • reĝo de la britaj transmaraj dominioj
  • lasta imperiestro de Barato (ĝis 1947)
  • lasta reĝo de Irlando (ĝis 1949)
  • lasta reĝo de Pakistano (ĝis 1952)

Georgo reĝiĝis neatendite post la abdiko de sia frato Eduardo la 8-a. Laŭdire li almenaŭ komence konsideris la reĝecon malagrabla devo. Li elektis ne sian unuan antaŭnomon (Albert) kiel reĝan nomon, sed sian lastan (Georgo), eble por honori sian samnoman patron kaj esprimi kontinuemon pri ties politiko.

Georgo estis edzo de Elizabeth Bowes-Lyon (kiu post lia morto iĝis reĝina patrino). Elizabet kaj Georgo havis du filinojn:

Dum la Dua mondmilito li alprenis la rolon de simbola gvidanto de la Brita imperio kontraŭ la nazia Germanio.

Dum liaj lastaj jaroj lia sano estis malbona, kaj lia filino kaj heredonto Elizabeto transprenis pli kaj pli el liaj ceremoniaj devoj.

Georgo mortis en domo Sandringham House en Norfolk, kie li naskiĝis.

Antaŭe:Reĝo de BritioPoste:
Eduardo la 8-a19361952Elizabeto la 2-a
Antaŭe:Imperiestro de HindioPoste:
Eduardo la 8-a19361947– (Respubliko Barato)