Georgo la 6-a (Armenio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgo la 6-a
Katolikoso de Armenio
Persona informo
Գևորգ Զ Չորեքչյան
Naskiĝo 2-an de decembro 1868 (1868-12-02)
en Nakhichevan-on-Don
Morto 26-an de septembro 1954 (1954-09-26) (85-jaraĝa)
en Eĉmiadzin
Tombo Q42887849 vd
Religio Armena Apostola Eklezio vd
Lingvoj armenarusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Profesio
Okupo pastro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georgo la 6-a de Armenio (armene : Գևորգ Զ. Չորեքչյան (Նորնախիջևանցի) , n. la 2-an de decembro 1868 - m. la 9-an de majo 1954) estis la Katolikoso de la Armena Apostola Eklezio de 1945 ĝis 1954[1].

La posteno restis vaka de 1938 ĝis 1945 pro la purigado de Josif Stalin kontraŭ religio, kulminante per la murdo de la tiama katolikoso Ĥoreno la 1-a en 1938. Eĉmiadzin ricevis la ordonon fermiĝi kaj la posteno de Katolikoso de Ĉiuj Armenoj restis vaka dum 7 jaroj de 1938 ĝis 1945.

Sed kiam Stalin mem ordonis mildigi limojn kontraŭ religio, ĝi estis permesita la asignon de episkopo Georgo kiel nova Katolikoso de Ĉiuj Armenoj kiel Georgo la 6-a (ankaŭ konata kiel Georgo la 6-a de Armenio) kaj fine rajtis reveni al Eĉmiadzin .

Dum la sovetia reĝimo, la gazetaro laŭdis Georgon la 6-a kiel unu el la plej elstaraj subtenantoj de la "lukto por paco". Li mortis en 1954 kaj nova katolikoso Vazgen la 1-a estis elektita en 1955 kiel Katolikoso de Ĉiuj Armenoj. Tomboŝtono de Georgo la 6-a, Katolikoso de Ĉiuj Armenoj, ĉe la Patrina Katedralo de Sankta Eĉmiadzin memorigas lin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Patriarchs of Constantinople, Armenia, and the East. spiritualrestoration.org. Arkivita el la originalo je 2010-10-03. Alirita 10an de oktobro 2010.