Georgo la Barbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgo la Barbulo
Duko de Saksio
Persona informo
Georg der Bärtige
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1471 (1471-08-27)
en Meißen
Morto 17-an de aprilo 1539 (1539-04-17) (67-jaraĝa)
en Dresdeno
Tombo Katedralo de Meißen vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Familio
Dinastio Albertidoj, branĉo de la dinastio Wettin vd
Patro Alberto la Temerara, duko de Saksio vd
Patrino Sidonia de Podebrado vd
Gefratoj Duchess Katharina, Duchess Consort of Brunswick-Lüneburg • Henriko, duko de Saksio • Frederiko de Saksio vd
Edz(in)o Barbara Jogajlido vd
Infanoj Johano, hereda princo de Saksio • Christine of Saxony • Magdalena de Saksio • Frederiko de Saksio • Christopher von Sachsen • Wolfgang von Sachsen • Anne von Sachsen • Christopher von Sachsen • Agnes von Sachsen • Margaret von Sachsen vd
Parencoj Frederiko la 3-aJohano la Konstanta • Frederiko la 1-a, margrafo de Brandenburg-Ansbach vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Duko de Saksio
Dum 15001539
Antaŭulo Alberto, lia patro
Sekvanto Henriko, lia frato
Duko de Żagań / Záhaň / Sagan
Dum 15001539
Antaŭulo Alberto, lia patro
Sekvanto Henriko, lia frato
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georgo la Barbulo (germane Georg der Bärtige, latine Georgius Barbatus[1]; naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1471 en Meißen, mortis la 17-an de aprilo 1539 en Dresdeno) de la albertida branĉo de la dinastio Wettin estis duko de Saksio, kiu forte kontraŭis Reformacion.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La tria filo de duko Alberto la Temerara estis destinita por kariero klerika; sed li geedziĝis en 1496 kun Barbara, filino de reĝo Kazimiro la 4-a de Pollando-Litovio. En 1500 li sekvis la patron en regado super la landoj saksia-albertidaj. Kontraŭ la rajtoj pri la guberniestreco de Frisujo li cedis en 1505 al la pli juna frato Henriko la Administradujojn de Freiberg kaj Wolkenstein - antaŭ finfina vendo de la tro maltrankvila posedaĵo kontraŭ 200.000 guldenoj al arkiduko Karlo.

Lia politika sinteno influitis de la kverelo kun la ernestidaj kuzoj kaj ankaŭ la malŝato de Reformacio. Konvinkite de reformiĝ-neceso eklezia kaj jesante ankoraŭ en 1523 plendojn plurajn de ĉe Gravamina li volis ke la kritikoj restu strikte eneklezie kaj reguligitu laŭ la regnaj leĝoj. La faman Lepsikan disputon inter Marteno Lutero kaj Johannes Eck de 1519 li atente ĉeestis antaŭ ol tre energie ekagadi kontraŭ la anoj de la novaj ideoj. Li eĉ ordonis kontrolvizitadojn en sia lando al kiu ankaŭ devis submeti sin la universitato lepsika.

Ĉagreniĝinte per la kamparanaj ribeloj kaj la movado de anabaptismo li restis la plej grava roko de la katolikoj en la Regno. Per tio li igis Luteron polemike kritiki lin, ekz. kun la titolo diabla apostolo, malinteligenta junkro, murdisto insida de el Dresdeno ktp. La de Georgo mem entreprenitaj reformetplanoj de malmultaj ŝatatis kaj malgraŭ la opozicio georga la Reformacio venkis en Saksio. Kiam filoj liaj mortis unu post la alia li volis maltronheredantigi la reformacieman fraton Henriko. Ĉe tio li malsukcesis.

Ekde la morto de la edzino (1534) Georgo portis barbon kio kaŭzis la kromnomon. De la kvin filoj kaj kvar filinoj postvivis lin nur princino Christina, edzino de Filipo la 1-a de Hesio, kiu mem enkondukis la Reformacion en Hesio.

En Annaberg oni starigis en 1897 monumenton por li.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p.608 (tie ĉi interrete)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johann Gottfried Kneschke: ''De rationibus, quibus permotus Georgius Barbatus animum induit Luthero infensissimum. Zittaviae, 1806