Geoskemo de la Unuiĝintaj Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La geografiaj regionoj (kontinentoj) kaj subregionoj laŭ difino de la Unuiĝintaj Nacioj por statistikaj celoj

La geoskemo de la Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations geoscheme), kreita fare de la Statistika Divizio de la Unuiĝintaj Nacioj, dividas la mondon en "makro-geografiajn regionojn" (kontinentojn)[1] kaj en subregionojn.

La skemo kreiĝis pro statistikaj bezonoj kaj uziĝas por statistikaj analizoj. La makro-geografiaj regionoj laŭeble aranĝiĝas laŭ kontinentoj (kun iuj esceptoj, pro tio ke ŝtatoj ne dividiĝu en plurajn regionojn kaj subregionojn: ekzemple la azia parto de Rusio kalkuliĝas kvazaŭ ĝi estus en "orienta Eŭropo", kaj la eŭropa parto de Turkio kvazaŭ esti en "okcidenta Azio"). Ene de tiuj grupiĝoj, pli malgrandaj geografiaj subregionoj kaj elektitaj ekonomiaj kaj aliaj grupiĝoj permesas pli detalajn analizojn.

Laŭ la Unuiĝintaj Nacioj, tiuj geografiaj dividoj ne signifu iun ajn aserton flanke de Unuiĝintaj Nacioj pri la politika aŭ alisenca aparteno de iuj ŝtatoj aŭ teritorioj.

Listo de la regionoj kaj subregionoj

Notoj

  1. 1,0 1,1 Statistika Divizio de la Unuiĝintaj Nacioj - Norma klasifiko de ŝtataj kaj areaj kodoj (angle)