Ger Harmsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ger Harmsen
Persona informo
Naskonomo Gerrit Jan Harmsen
Naskiĝo 15-an de majo 1922 (1922-05-15)
en Amsterdamo
Morto 3-an de aprilo 2005 (2005-04-03) (82-jaraĝa)
en De Knipe
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo filozofo • universitata instruisto • historiisto
vdr

Gerrit Jan (Ger) Harmsen (naskiĝis la 15-an de majo 1922 en Amsterdamo, mortis la 3-an de aprilo 2005 en De Knipe, Heerenveen) estis nederlanda filozofo kaj historiisto. Li estis fakulo pri marksismo kaj la historio de la laborista movado.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pri sia junaĝa medio Harmsen diris, ke

"socialismo kiel politika konvinko estis tiel memkomprenebla, ke la diskutadoj inter samklasanoj povis prii nur la pravon de la komunismo, la socialdemokratio aŭ la revolucia socialismo. Kompreneble ili nur defendis la opinion de siaj patroj. Speciale dum balotaj periodoj la politikaj diskutoj tiom intensigis la animon en la klasĉambro, ke ili fariĝis furiozaj bataloj. Ĉi tio okazis al mi."[1]

Post sia junaĝo, Harmsen fariĝis ĥemia analizisto kaj eklaboris ĉe la Nederlandse Cocaïnefabriek (esperante Nederlanda Kokainfabriko). Dum la dua mondmilito Harmsen fariĝis fitosociologo kaj post la milito li eklaboris ĉe Staatsbosbeheer (esperante Ŝtata Forstadministracio). En tiu periodo li aliĝis al la Komunista Partio de Nederlando. Harmsen fariĝis la partia ĉefkursgvidanto, sed en 1951 li estis maldungita ĉar verkis artikolojn tro teoriajn kaj tro intelektajn.

Post tiu maldungo Harmsen ekstudis filozofion, historion kaj la rusan. En 1961 Harmsen doktoriĝis per la verko Blauwe en rode jeugd: een bijdrage tot de geschiedenis van de Nederlandse jeugdbeweging tussen 1853 en 1940 (esperante Blua kaj ruĝa junuloj: kontribuaĵo al la historio de la nederlanda junularmovado inter 1853 kaj 1940) pri senalkoholulaj (bluaj) junularmovadoj kaj socialistaj (ruĝaj) junularmovadoj. En 1964 Harmsen aliĝis la Pacifisme-Socialistan Partion, sed li ne pacifistiĝis.

En 1973 Harmsen profesoriĝis pri dialektika filozofio kaj historia sociologio ĉe la Regna Universitato de Groningen. Li ankaŭ aliĝis al la Partio de la Laboro.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj verkoj de Harmsen:

  • 1947: De weg naar een nieuwe wereld. Beknopt overzicht van de doelstellingen van het communisme; kun Evert Jan Harmsen.
  • 1956: De huidige klassenstrijd in ons land (Amsterdam: CPN).
  • 1961: Blauwe en rode jeugd: een bijdrage tot de geschiedenis van de Nederlandse jeugdbeweging tussen 1853 en 1940; disertacio (reeldonita en 1973 ĉe SUN, Nimego).
  • 1962: J.G.O.B.: De geschiedenis van de Jongelieden Geheelonthoudersbond van oprichting tot opheffing (1912-1950).
  • 1964: De actualiteit van Marx: een symposium (red.; Hago: Kruseman).
  • 1967: Daan Goulooze: uit het leven van een communist (dua reviziita eldono el 1980 nomiĝis Rondom Daan Goulooze: uit het leven van kommunisten).
  • 1967: De Russische Revolutie: terugblik vijftig jaar later (Amsterdam: Bevrijding).
  • 1968: Inleiding tot de geschiedenis (Bilthoven: AMBO).
  • 1968: Marx contra de marxistische ideologen: historisch-wijsgerige beschouwingen (reeldonita en 1974 ĉe SUN, Nimego).
  • 1969: Wij zijn jong, de aard' ligt open: NBAS tussen twee wereldoorlogen (Amsterdam: Contact).
  • 1970: Lenin, filosoof van de revolutie (Baarn: Wereldvenster).
  • 1971: 'Tegen arbeiderisme en sociologisme' en: Te Elfder Ure, 18-a jarkolekto, numero 9/10 – temo: studenten- en arbeidersbeweging; pp. 429-474.
  • 1972: Historisch overzicht van socialisme en arbeidersbeweging in Nederland (laboreldono; Nimego: SUN).
  • 1972: 'Ekonomie, politiek en geschiedenis' en: Te Elfder Ure, 19-a jarkolekto, numero 9 – temo: studenten- en arbeidersbeweging III; pp. 522-543.
  • 1972: Idee en beweging (Nimego: SUN).
  • 1974: Natuur, geschiedenis, filosofie (parolado ĉe profesoriĝo je la 26-a de novembro 1974; Nimego: SUN).
  • 1975: Voor de bevrijding van de arbeid: beknopte geschiedenis van de Nederlandse vakbeweging (kun Bob Reinalda).
  • 1977: Leven en werk van Alex de Leeuw: het Nederlandse kommunisme tussen de wereldoorlogen.
  • 1979: Hamer of aambeeld? Een en ander uit de geschiedenis van de amsterdamse arbeidersbeweging ter gelegenheid van het negentigjarig bestaan van de Industriebond NVV afdeling Amsterdam (Amsterdam: Uitgave Industriebond NVV).
  • 1986: Biografisch Woordenboek van het Socialisme en de Arbeidersbeweging in Nederland (kunaŭtoro) (9 partoj, 1986-2003).
  • 1992: Natuurbeleving en arbeidersbeweging: de Nederlandse socialistische arbeidersbeweging in haar relatie tot natuur en milieu (Amsterdam: Nivon).
  • 1993: Herfsttijloos (Colchicum autumnale): een levensverhaal (membiografio; Nimego: SUN).
  • 1998: Nieuwe inleiding tot de geschiedenis (Nimego: SUN).
  • 1998: Passie voor Mossen: Een historische schets van de Nederlandse bryologie en lichenologie ter gelegenheid van het 50-jarig bestaan van de Bryologische en Lichenologische Werkgroep van de KNNV (Utrecht).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harmsen, G.. (1993) Herfsttijloos (Colchicum autumnale): Een levensverhaal (nederlande), p. 81.