Robert-geranio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Geranium robertianum)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Robert-geranio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Geranialoj Geraniales
Familio: Geraniacoj Geraniaceae
Genro: Geranio Geranium
Geranium robertianum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Robert-geranio (Geranium robertianum, sinonimo Robertiella robertiana) estas komuna specio en Eŭropo, Azio kaj Nordafriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi kreskas kiel unujaradujara planto, produktante malgrandajn, rozkolorajn, kvinpetalajn florojn ( proksimume 1 cm je diametro ) ekde aprilo ĝis la aŭtuno. La folioj estas filik-similaj, kaj la tigoj ofte ruĝetaj; la folioj ankaŭ montriĝas ruĝaj ĉe la fino de la florsezono. La planto havas malmulte da radikostrukturo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa specio vegetas ĉe altitudoj ekde marnivelo al 1 500 metroj.

En Britujo ĝi komune troviĝas en heĝoj. Ĝi estis enmetita en multaj mezvarmaj partoj de la mondo, verŝajne kaŭze de sia uzado kiel ornama planto, kiel en la region de Golfo de San-Francisko en Kalifornio. En la subŝtato Vaŝingtonio, ĝi estas konata kiel stinky Bob (fetora Robert) kaj klasifikita kiel fiherbo.

Uzado[redakti | redakti fonton]

En tradicia herbokuracado, la Robert-geranio estis utiligata kiel kuracilo por dentodoloro kaj epistakso. Infuzaĵo produktita de la tuta planto, sen la radiko, estis utiligata por ĝia diureziga kaj fortiga efikoj kaj kiel kuracilo por disenterio.

Ĝi ankaŭ estis uzata sur vundoj por kuracado kaj por helpi cikatrigadon, havante kaj antisepsan kaj koagulan efikojn. Ĵus rikoltitaj folioj havas odoron kiu similas bruligitajn pneŭojn se dispremite, kaj se ili estas frotitaj sur la korpo la odoro laŭdire forpuŝus moskitojn.

La farmakoj estas taninoj, spicitaj alkoholaĵoj, kaj volatilaj oleoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • germane Düll R. & H. Kutzelnigg 2005 : Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands. 6. Auflage, Quelle & Meyer-Verlag, ISBN 3-494-01397-7
  • angle Loewer, Peter 1991 : The Wild Gardener
  • angle Shipard, Isabell 2003 : How can I use HERBS in my daily life?
  • germane Yeo, Peter Frederick 1988: Geranium, Stuttgart