Gerard Frederick van Tets

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Gerard Frederick van Tets (1929-1995), konata ankaŭ kiel Jerry van Tets, estis brita, kanada kaj aŭstralia ornitologo kaj paleontologo de la 20a jarcento. Naskiĝinto el nederlandaj gepatroj, Hendrik Barthout van Tets kaj Therese van Heukelom, en Londono la 19an de januaro 1929, Jerry pasis sian infanaĝon en Nederlando. Post la Dua Mondmilito, li moviĝis al Anglio por kompleti sian lernadon ĉe Hazelmere. Li kompletis du jarojn de nacia militservo ĉe Anglio kaj Aŭstrio antaŭ elmigri al Kanado kie li studis ĉe la Universitato de Toronto (1952-54) kaj ĉe la Universitato de Brita Kolumbio (1954-1963), akirante sian doktorecon en 1963. Li iĝis membro de la American Ornithologists' Union en 1958. En Novembro 1963, li edziĝis al Patricia Anne Johnston en Vankuvero (Brita Kolumbio), kaj moviĝis iom poste al Aŭstralio, kie li aliĝis al la Commonwealth Scientific and Industrial Research Organisation (CSIRO) en la Divizio de Naturo kaj Ekologio, nune Divizio de Elteneblaj Ekosistemoj.

Jerry estis naĝisto ĉe la naĝoteamoj de la Britaj Trupoj en Aŭstrio, la Universitato de Toronto kaj la Universitato de Brita Kolumbio.

Jerry ricevis agnoskon pro siaj studoj pri birdofrapo damaĝa al aviado, kaj poste pro siaj studoj pri birdostoj en la Australian National Wildlife Collection, inklude tiujn de la formortinta Tasmana naivulo kiun li priskribis science en 1988, kaj iĝis specialista fakulo pri la ŝafopetrelo kaj la kormorana familio. Kun Michael Crowley, Chris Davey, Peter Fullagar, Ederic Slater, Petrus Heyligers kaj aliaj, Jerry helpis starigi kaj elteni longdaŭran ekologian studon ĉe la Insulo Montague. Jerry estis kompilisto de la unuaj kvarvolumoj (birdoj) de la Zoological Catalogue of Australia kaj sub-eldonisto pri kutimaro de la unuaj tri volumoj de Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds.

Retiriĝinta en 1988, Jerry plulabris kiel priserĉisto kaj zorgisto pri osteologio por la Australian National Wildlife Collection kaj la Faunal Reference Collection of the Prehistory Department de la Aŭstralia Nacia Universitato. Li mortiĝis en Kanbero, Aŭstralio la 14an de Januaro 1995. Jerry lasis edzinon kaj tri gefilojn, Janet Bradly, Ian van Tets kaj Kit Cassidy.

La formortinta Novzelanda oksiuro, Oxyura vantetsi, ricevis nomon en lia honoro.

La Gerard Frederick van Tets Field Research Station de la Insulo Montague ricevis nomon kial agnosko de la laboro de Jerry tie.

Selektaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tets, G F van, 1994. Do Cormorants eat Freshwater Mussels? If not, What Does? Emu 94, 127-8
  • Fullager, P J, Davey C C, Tets, G F van, kaj Heyligers P C., 1990. Is the Short-Tailed Shearwater Colonizing New South Wales? A Long-Term Study on Montagu Island. Nature in Eurobodalla, 5, 51-6.
  • Tets, G F van, Rich, P V, kaj Marino-Hadi-Wardoyo H., 1989. A Reappraisal of Protoplotus beauforti from the Early Tertiary of Sumatra and the Basis of a New Pelecaniform Family. Geological Research and Development Centre. Paleontology Series 5, 57-75.
  • Tets, G F van, Meredith, C W., Fullagar, P J kaj Davidson, P M., 1988. Osteological differences between Sula and Morus, and a description of an extinct new species of Sula from Lord Howe and Norfolk Islands, Tasman Sea. Notornis, 35, pp 35–57.
  • Rich, P V, Tets, G F van, kaj Knight F., 1985. Kadimakara: extinct vertebrates of Australia. Princeton University Press.
  • Tets, G F van, 1984. A checklist of extinct fossil Australasian birds. In Archer M and Clayton G (Eds.) Vertebrate Zoogeography and Evolution in Australasia (Animals in Space and Time). Hesperian Press. pp 468-475.
  • Rich, P V kaj Tets, G F van, 1984. What fossil birds contribute towards an understanding of origin and development of the Australian avifauna. In Archer M and Clayton G (Eds.) Vertebrate Zoogeography and Evolution in Australasia (Animals in Space and Time). Hesperian Press. pp 421-446.
  • Tets, G F van, kaj O'Connor S. 1983. The Hunter Island Penguin; an extinct new genus and species from a Tasmanian midden. Records of the Queen Victoria Museum 81. 1-13.
  • Rich, P V kaj Tets, G F van, 1981. The Fossil Pelicans of Australia. Records of the South Australian Museum 18(12). 235-264.
  • Tets, G F van, 1977. Guide to the Recognition and Reduction of Aerodrome Bird Hazards.
  • Tets, G F van kaj Kolar, Kurt, 1970. Continent of Curiosities - Animals and Birds of Australia.
  • Rich, P V kaj Tets, G van, 1976. Birds from Australia's Past. Australian Natural History 18(9). 338-341.
  • Tets, G F van, 1969. Orange Runway Lighting as a Method for Reducing Bird Strike Damage to Aircraft.
  • Tets, G F van, 1966a. Bird-banding on and Near Christmas Island. The Australian Bird Bander 4. 59.
  • Tets, G F van, 1966b Two Dutch Quail-trapping Methods. The Australian Bird Bander 4. 36.
  • Tets, G van, 1966c. Banding of Feral Domestic Pigeons. The Australian Bird Bander 4. 9.
  • Tets, G F van, 1965. A Comparative Study of Some Social Communication Patterns in the Pelecaniformes. The American Ornithological Union, Ornithological Monographs, Number 2 : pages 1–88 with 78 figures and 30 tables.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]