Saltu al enhavo

Gerard Kuiper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerard Kuiper
Persona informo
Naskonomo Gerrit Pieter Kuiper
Naskiĝo 7-an de decembro 1905 (1905-12-07)
en Tuitjenhorn
Morto 24-an de decembro 1973 (1973-12-24) (68-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortokialo korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj nederlandaangla
Ŝtataneco Usono (1937–1973)
Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Lejdeno - astronomio (1927–1933)
Universitato de Lejdeno - astronomio (1924–1927) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o nekonata valoro (1936–1973) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo astronomo
kartografo
planedosciencisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Kuiper.

Gerrit Pieter KUIPER, poste Gerard Peter Kuiper [KEJper] (naskiĝis la 7-an de decembro 1905 en Harenkarspel, mortis la 23-an de decembro 1973 en Meksikurbo) estis nederlanda-usona astronomo.

Post studado en Leiden li transloĝiĝis Usonon en la jaro 1933 kaj laboris ekde 1936 en la Yerkes-observatorio apud Ĉikago. En 1960 li fondis la Lunar and Planetary Laboratory (luna kaj planeda laboratorio) de la University of Arizona.

Ĉefe li okupiĝis pri la sunsistemo. Li pruvis la ekziston de karbondioksido en la marsa atmosfero kaj malkovris la atmosferon de Titano, la uranan lunon Miranda kaj la neptunan lunon Nereido. Li priverkis ankaŭ teoriajn aferojn pri la sunsistemo kaj antaŭdiris la kujperan zonon, nomitan laŭ Kuiper.

Li povas esti konsiderata la plej grava esploranto pri planedoj en la 20-a jarcento. Po unu kratero sur la luno, Marso kaj Merkuro, kaj la asteroido 1776 Kuiper nomiĝis laŭ li.