Gerard van Swieten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gerard van Swieten
(1700-1772)
Komentoj pri la Aforismoj de Dro. Herman Boerhaave pri la malsanoj konataj kaj kuraceblaj, 1742
Komentoj pri la Aforismoj de Dro. Herman Boerhaave pri la malsanoj konataj kaj kuraceblaj, 1742
Persona informo
Naskiĝo 7-a de majo 1700
en Leiden, Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Morto 18-a de junio 1772
en Schönbrunn, Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Lingvoj latina lingvo [#]
Alma mater Universitato de Loveno
Universitato de Lejdeno
Universitato de Vieno
Familio
Idoj Gottfried van Swieten [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Gerardo de Svieteno (1700-1772) estis aŭstra nederlando-devena kuracisto, anatomo, kemiisto, reformisto, botanikisto kaj bibliotekisto, privata kuracisto de la Imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio (1717-1780), kaj medicina konsilisto de la Imperiestro Francisko la 1-a Stefano (1708-1765). Li famiĝis pro sia batalo kontraŭ la vampirismo, inter la jaroj 1718 kaj 1732, kaj pro siaj esploroj rilate al la vaskula algio de la vizaĝo, ankaŭ konata kiel memmortiga migreno, kaj ties traktado per la ĥinino

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de la notario Thomas van Swieten kaj ties edzino Elisabeth van Loo. Lia patrino mortis kiam li estis ankoraŭ infano kaj lia patro kiam li estis 12-jara. Lia mentoro, bedaŭrinde lasis lin senprotekta, kaj heredinte parton el siagepatraj havaĵoj, li iris al Loveno, en 1716, kie, post dujara kurso pri filozofio kaj politika scienco, li estis akceptita kiel unu el la unuaj ranguloj, kaj liaj profesoroj zorgis por ke li ne estu nur ornamenta elemento ene de la universitato, sed ili enradikigis en lian karakteron la preferon por medicino kiel profesio, kaj pli malfrue li reiris al Leiden kie li studis kemion, farmacion kaj medicinon, sub la zorgoj de Herman Boerhaave (1668-1738) kiel lia profesoro.

Svieteno estis la plej kontenta flanke de sia majstro, samkiel Boerhaave estis tre orgojla pri la instruado de sia preferata lernanto, kies baldaŭaj interesoj etendiĝis al lia plej ŝatata lernobjekto. En 1720, li ricevis sian diplomon pri farmacio, kaj post kvin jaroj, en 1725, de Svieteno diplomiĝis kiel doktoro, kaj Boerhaave, malgraŭ la granda diferenco je aĝo kaj notindeco, elektis lin kiel sia amiko, krom vidi lin kiel sia ebla sukcedinto. Svieteno stariĝis kiel kuracisto, en Leiden, kie li donis privatajn lecionojn kaj anstataŭis sian majstron dum lia foresto.

En la 27-a de septembro 1729 li edziĝis al Maria Lambertine Elisabeth Theerbeck de Coesfeld, kiu donis al li plurajn infanojn. Kaŭze de siaj katolikaj radikoj, de Svieteno ne elektiĝis kiel sukcedanto de sia majstro, en 1738. Antaŭ la cirkonstancoj, de Svieteno sin dediĉis al kompilado de komento pri la verkaro de sia amiko, sub la titolo Komentoj pri la Aforismoj de Dro. Herman Boerhaave pri la malsanoj konataj kaj kuraceblaj, eldonita en 1742.

Gerardo de Svieteno (1700-1772)

En 1742 mortis Jean Baptiste Bassand (1680-1742), kuracisto en la kortego de la Habsburgoj, kiu ankaŭ estis lernanto de Boerhaave kaj kun li interŝanĝis korespondaĵojn. Svieteno invitiĝis por sukcedi lin, sed li petis iom da tempo por pripensi. La imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio (1717-1780) ne akceptis la rifuzon, kaj proponis al li altan salajron kaj elpagon de ĉiuj elspezoj por konvinki lin iri al Vieno. Nur en junio 1745 li decidas cedi dum ekmalsaniĝo de la imperiestrino post graveda periodo. Do, li nomumiĝis unua kuracisto de la kortego, kaj pli malfrue li estas omaĝita per la nobela titolo de barono. Dum kelka tempo li fariĝis kuratoro de la Kortuma Biblioteko, kaj, en 1756, li estas nomumita direktoro de la universitata biblioteko de la Universitato de Vieno. Li parolis latine kaj greke, kaj skribis en tiuj idiomoj kun mildeco kaj eleganteco, kaj en siaj lecionoj li nepre menciis la klasikajn tekstojn kaj greke kaj latine.

Li profunde majstris ĉiun branĉojn de la matematiko, kaj natura filozofio kaj malmulte aprecis teologion, juron, politikon kaj historion. Inter liaj konkeroj li ĉefe respondecis pri la kreado de la anatomia amfiteatro, de kemia laboratorio, de iu klinikejo, kaj de la Botanika Ĝardeno de Schönbrunn, ankaŭ konata kiel Plantarĝardeno de Vieno. Li invitis Nikolaus Joseph von Jacquin (1727-1817) por esti direktoro de la Botanika Ĝardeno de Schönbrunn kaj ankaŭ de la kemia laboratorio. Li studis anatomion kaj patologion, kaj plibonigis la traktadon de la veneraj malsanoj, kreante likvoron por sifilisa traktado. Li reorganizis la Universitatojn de Prago kaj Friburgo, same kiel ties fakultatoj pri medicino, kaj ankaŭ konsideratas la fondinto de la Fakultato de Medicino en Vieno.

Diskurso pri la ekzistado de fantomoj, 1768

Inter 1745 kaj 1759 li korespondis kun la sveda botanikisto Karolo Lineo (1707-1778) el Upsalo kaj altiris al Vieno kelkajn kamaradojn tiaj kiaj Anton de Haen (1704-1776), Maximilian Stoll (1742-1788), Anton von Störck (1731-1803), kaj Leopold von Auenbrugger (1722-1809), kreskigante la prestiĝon de la Fakultato de Medicino de la Universitato de Vieno. Speco de mahagona ligno, Svitenio aŭ Swietenia mahagoni, estis baptita per lia nomo, laŭ omaĝo de Nikolaus Joseph von Jacquin. Lia filo, Godofredo de Svieteno (1733-1803), estis aristokrato, barono kaj patrono de muzikistoj kiel Joseph Haydn (1732-1809) kaj Wolfgang Amadeus Mozart (1756-1791), krom aliaj komponistoj. Gottfried ankaŭ estis komandoro de la Ordeno de Sankta Stefano, kaj dum multaj jaroj, direktoro de la Imperia Biblioteko, kaj post sia morto li donis sian bibliotekon (inkluzivante konsiderindan muzikaĵaron) al la Universitato de Vieno.

Teorio pri la Vampirismo[redakti | redakti fonton]

Ĉefe grava estis lia rolo en la batalo kontraŭ la superstiĉaj fortoj dum la Klerismo, speciale en la kazoj de la vampirismo, kies raportoj trabalais la vilaĝetojn de la Orienta Eŭropo inter la jaroj 1718 kaj 1732. Post la lastaj militoj kontraŭ la turkoj, en 1718, kelkaj teritorioj, ekzemple, en la nordo de Serbio kaj parto de Bosnio, ekapartenis al Aŭstrio. Tiuj teritorioj estis koloniitaj de militofuĝintoj kiuj ĝuis specialan kondiĉon kiel farmuloj per impostoliberiĝo. Reciproke, ili devis zorgi pri la agrikultura disvolviĝo kaj sekureco de la bordoj. Kaj ene de tiu politika koncepto, la unuaj raportoj pri vampiroj ekvenis el la germanlingvaj regionoj. En 1755, Gerardo de Svieteno sendiĝis de la imperiestrino Maria Tereza al Moravio por enketi pri la situacio rilate al la vampiroj. Li komprenis ke la historio pri la vampiroj estis nur "barbarismo de la ignoreco" kaj lia celo estis elradikigi ĝin.

Tiale, li publikigis la verkon Diskurso pri la ekzistado de fantomoj, kie li proponis tute naturan klarigon rilate al la kredo de la ekzistado de vampiroj. Li klarigis ke la singularaj trovejoj de la tomboj havis sian kaŭzon en la fermentiĝoprocezoj kaj oksigenomanko, kies kialoj malpermesis la malkomponiĝon. Scivola mencio prezentiĝas en la prefaco de lia verko el 1768, "... kie ĉia konfuzo kreiĝis nur pro iu nepravigebla timo, superstiĉa kredemeco, hazarda ombra imagopovo, kaj pro la simpleco kaj malkonado de la homoj."

Sub lia aŭtoritateco la papo Klemento la 14-a sin apogis en sia letero al la ĉefepiskopo de Lvivo favore de la kondamno al la krucmilito kontraŭ la vampiroj.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Abhandlung des Daseyns der Gespenster, Diskurso pri la ekzistado de fantomoj. 1768
  • Diss. de arteriae fabrica et efficacia in corpore humano (proefschrift, 1725)
  • Commentaria in Hermanni Boerhaave aphorismos de cognoscendis et curandis morbis (kvin volumoj, 1742-1772)
  • Kurze Beschreibung und Heilungsart der Krankheiten, welche am öftesten in dem Feldlager beobachtet werden (1758)
  • Constitutiones epidemicae et morbi potissimum Lugduni-Batavorum observati ex ejusdem adversariis (du volumoj, 1782)
  • Epidemieen und Krankengeschichten, 1785
  • Vampyrismus
  • Constitutiones epidemicae (latina versio de la Eseo pri la epidemioj, en 2 volumoj, 1782).
  • Diss. de arteriae fabrica et efficacia in corpore humano (doktoriĝa tezo defendita en 1725).
  • Essai sur les épidémies, (Eseo pri la epidemioj, Vieno), 1782
  • Les fièvres intermittentes, (La efemeraj febroj) 12 eldonoj, 1766
  • Les maladies des enfants, (Pri la infanaj malsanoj), 12 eldonoj, 1769
  • Traité de la pleurésie, (Traktado pri la pleŭrizio), 12 eldonoj, 1769
  • Les aphorismes de chirurgie, (Aforismos pri la kirurgio), 1768

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]