Gerardus Mercator

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Gerardus Mercator
Gerardus Mercator 3.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 5-an de marto 1512 (1512-03-05)
en Rupelmonde
Morto 2-an de decembro 1594 (1594-12-02) (82-jara)
en Duisburg
Tombo Salvator-Preĝejo
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Old University of Leuven
Profesio matematikisto, geografo, filozofo, teologo, kartografo, inventisto, cosmographer
Lingvoj latina lingvo, nederlanda lingvo
Familianoj
Infanoj Bartholomeus‏ Mercator, Rumold Mercator
v  d  r
Information icon.svg

Gerardus MERCATOR (Rupelmundanus) (prononcu: [merKA:tor]) (nederlanda nomo: Gerard DE KREMER, germane Gerhard MERCATOR) (naskiĝis la 5-an de marto 1512, mortis la 2-an de decembro 1594) estis Flandra kartografo, kiu jam dum sia vivo estis konsiderata kiel la 'Ptolemeo de la tiama epoko'.

Lia kromnomo Rupelmundanus devenas de lia naskiĝloko Rupelmonde. Li mortis en la germana urbo Duisburg. Honore al li la universitato de Duisburg estas nomata Gerhard-Mercator-Universitato.

Merkatora monumento en la naskiĝloko Rupelmonde

Merkatora projekcio[redakti | redakti fonton]

Li restas konata pro la sistemo "merkatora projekcio", per kiu li sukcesis bildigi (projekcii) la sferan surfacon de tero sur plata surfaco de mapo. Ĝi bazitas 1-e sur orta alĵeto de la sursferaj detaloj kvazaŭ sur cilindron ĉirkaŭantan ĝin, kaj 2-e por ne misformigi la kontinentojn, li pligrandigis ilin vertikaldirekte je la sama kvanto, laŭ kiu ili estas horizontale pligrandigitaj pro la orta elĵeto. Tiel ju pli la landoj estas altlatitudaj, des pli ili aperas trograndaj sur la mapo; sed tio havas la avantaĝon konservi iliajn formojn. La ĉi-apuda ekzemplo montras la ekstreman pligrandigon de Antarkto kaj Gronlando:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]