Saltu al enhavo

Gerd von Rundstedt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerd von Rundstedt
Persona informo
Naskonomo Karl Rudolf Gerd von Rundstedt
Naskiĝo 12-an de decembro 1875 (1875-12-12)
en Aschersleben
Morto 24-an de februaro 1953 (1953-02-24) (77-jaraĝa)
en Hanovro
Mortokialo korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Stöcken City Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Prusa Militakademio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Gerd von Rundstedt
Familio
Patro Gerd von Rundstedt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Hans Gerd von Rundstedt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo oficiro
militisto
soldato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gerd von Rundstedt [GERT fon RUNTŝtet] estis germana armea oficiro. Li naskiĝis la 12-an de decembro 1875 en Aschersleben, Reĝlando Prusio, Germana Regno, kaj mortis en aĝo de 77 jaroj la 24-an de februaro 1953 en Hanovro, okcidenta Germanio. Gerd von Rundstedt kiel komandanto partoprenis la agresan militadon de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito, kaj interalie ankaŭ aktivis en la Operaco Barbaroso, la invado en Sovetunion, kiu denove malfermis orientan batalfronton de la germana terarmeo Wehrmacht en 1941 - 1945. Poste li provis haltigi aŭ bremsi la progreson de la Aliancanoj ĉe la Okcidenta batalfronto, interalie kadre de la Operaco Overlord en junio 1944 en norda Francio kaj la Operaco Market Garden en septembro 1944 en Nederlando.