Gerda malaperis!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gerda malaperis)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Gerda Malaperis!
Gerda Malaperis!
Gerda Malaperis!
Aŭtoro Claude Piron
Eldonjaro 1983
Urbo Ŝapekoo
Eldoninto Fonto
Paĝoj 48
vdr

Gerda Malaperis estas originale esperantlingva romano verkita en 1983 de Claude Piron el Svislando. Eldonis ĝin Fonto, Brazilo.

La libro estas eble la plej fama instrua rakonto en Esperanto. Ĝi estas plene de simplaj dialogoj el ĉiutage uzataj vortoj kaj taŭgas por plibonigi la konon de Esperanto ĉe lernantoj. La rakonto temas pri junaj amikoj kaj mistera forkapto de tradukistino. Aldone ekzistas vortolistoj en diversaj lingvoj.

Samnivele la libreto Lasu min paroli plu ankaŭ verkita de Claude Piron, estas diponebla. Ĝi uzas, ĉapitron post ĉapitro, la samajn gramatikaĵojn kaj vortprovizon kiel Gerda malaperis, sed en tute alia kunteksto.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Chapecó: Fonto, 1983. 48 paĝoj. Rozkolora kovrilo sen bildo. Proksimume A5.
  • Fonto, [sen jaro]. 56 paĝoj. Blua kovrilo kun nigra desegnaĵo de sceno kun flegistino kaj Tom. Proksimume A5. Kovrila desegno de Franĉjo Veuthey.
  • Bonn: Germana Esperanto-Junularo, [1992]. 48 paĝoj. Dato ne estas indikita. Blanka kovrilo sen bildo. Proksimume A5. Ŝajne represo de la iu Fonto-eldono kun la adreso de Germana Esperanto-Junularo aldonita per alia tiparo, sed ĝi ne estas represo de la eldono de 1983 aŭ de la eldono kun blua kovrilo, do eble de la eldono de ĉirkaŭ 1987.
  • Bonn: Germana Esperanto-Junularo, 1994. "2-a represo". Laŭ pluraj mencioj en la reto.
  • Chapecó: Fonto, [2006]. 62 paĝoj. Dato ne estas indikita. Kovrilo havas koloran bildon de Gerda, Petro kaj Ralf en la forlasita domo. Proksimume A5. Kovrila ilustraĵo de Samicler.

Disponebla[redakti | redakti fonton]

Libre[redakti | redakti fonton]

La libro estas mendebla tra multaj kanaloj — ĉe la UEA libroservo aŭ ĉe la landaj organizoj.

Interrete[redakti | redakti fonton]

Diske[redakti | redakti fonton]

La projekto surbendigi ĝin el la libro estis kreita en la ŝtato São Paŭlo de Brazilo, sed voĉe partoprenis ankaŭ esperantistoj el aliaj landoj, kiel Pollando kaj Ĉinio. Ĉiuj povas aĉeti ĝin per la reto kaj ankaŭ aŭskulti la unuajn partojn de la rakonto per la lerna retpaĝo Lernu.

Filme[redakti | redakti fonton]

Per ĉi tiu filmo oni celis krei utilan, efikan ilon por la lernado de la lingvo. Tiel ekis la projekto en Minas Gerais, ŝtato de Brazilo.

Ĝi estis lanĉita en julio 2006, dum la inaŭguro de la 91-a Universala Kongreso, en Florenco, Italio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]