Gerfried Sitar
| Gerfried Sitar | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1967 (58-jaraĝa) en Kötschach-Mauthen |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Aŭstrio |
| Okupo | |
| Okupo | arthistoriisto katolika sacerdoto opinia ĵurnalisto teologo pastoro |

Gerfried SITAR (naskiĝinta la 19-an de majo 1968 en Kötschach-Mauthen) estas aŭstra muzeestro, romkatolika teologo, benediktano kaj verkisto.[1][2]
Vivo kaj agado
[redakti | redakti fonton]Sitar frekventis la tirolan eklezian realan gimnazion de Volders[3] (de la Servistoj de Mario en la distrikto Innsbruck-Land) trapasonte la abiturientan ekzamenon ĉe la Bachmann-gimnazio en Klaŭdiforumo. Li tuj poste eniris la benediktanan konventon de Sankt Paul im Lavanttal en 1987. Trejniĝo ordena komenciĝis en 1988 je la konvento de Göttweig. Poste li studis ĉe la Salcburga universitato teologion kaj arthistorion. Liaj fokusoj kuŝis pri kanona juro kaj eklezia historio. Doktoriĝo eklezihistoria sekvis en Salcburgo pri la sorto de la benediktanoj de Sankt Paul post la invado de Aŭstrujo fare de Wehrmacht.[4] Arthistorie interesoj specialaj de li menciindas rilate al la romanika epoko en Italujo, Germanujo kaj Aŭstrujo.
Kiel studento li estis laŭlegisto de porinfanaj historioj ĉe ORF kaj verkis ankaŭ mem fabelojn kaj porinfanajn aĵoj. Krome li skribis kontribuaĵojn por ekleziaj magazinoj de Vieno kaj Karintio. La taggazeto "Salzburger Nachrichten" dediĉis al li en 1992 priaŭtoran portreton.[5] Sitar ankaŭ radiofonie aktivis por doni edifajn impulsojn (dum la frumatena programo) kaj pretis ekspliki historiaĵojn por la ORF-televido.[6]
En 1994 li estis kuratoro por ekspozicio en la Paŭla Konvento, pri manĝokulturo kaj gastronomio. En 1996 li nomumiĝis estro kaj de la muzeo kaj de la biblioteko; ordinacio sacerdota estis en la 1997-a jaro. En 2000 aperis libro ĉe la viena Pichler-eldonejo - monografio pri la Paŭla Konvento.
Sitar respondecis por pluraj sekvaj ekspozicioj kaj alikonstruadoj konventaj; animzorgade li ekparoĥestris en 2010 je Sankt Andrä. Tie li atingis en 2014 dekanecon. En 2014 li sukcese engagiĝis por ke la pilgrima kirko de Stankt Andrä iĝu baziliko. En 2016 li nomumiĝis episkopa vikario de la episkopo de Gurk pri edukado, arto kaj kulturo kaj ekestris en la dioceza artokomisiono. De 1996 sekvis kvazaŭ ĉiujaraj specialaj elmontradoj je la Paŭla Konvento, sub la lerta manaĝerado de Sitar.[7][8][9] Danke al li la ejoj de Sankt Paul ege avanciĝis ene de la aŭstruja muzearo. Kroma intereso de Sitar montriĝis en la zorgo pri restaŭradoj de sakralaĵoj. Kunlaboroj fruktodonaj ekis kun muzeoj eksteraŭstrujaj, ekz. je Dalheim[10], Mannheim[11], Pannonhalma aŭ Freiburg[12].
Lian talenton profititas ankaŭ diversaj sciencaj arĥitekturaj kaj urboplanadaj komisionoj - ekz. je Liesborn (Wadersloh) aŭ Mariboro.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- Goldener Wappenring (fare de la komunumo Sankt Paul)
- Ehrennadel (fare de la municipo Sankt Andrä)
- Konsistorialrat (fare de la Episkopujo Gurk)
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Glas und Porzellan – Tischkultur und Lebensfreude. Klagenfurt 1994.
- Barock, Spiegelbilder einer Zeit. Klagenfurt 1997 (eld.).
- Die Abtei im Paradies – Das Stift St. Paul im Lavanttal. Wien 2000, ISBN 3-85431-204-0.
- Via Imperialis. Die schönsten Schlösser, Stifte und Burgen Österreichs. Wien 2000, ISBN 3-85431-212-1.
- Kostbares Lavanttal. Wolfsberg 2001, ISBN 3-901551-55-7
- Das Stift St. Paul im Lavanttal. Wolfsberg 2001.
- Burgen und Schlösser in Österreich und Südtirol. St. Pölten 2001, ISBN 3-85326-179-5.
- Magie und Macht des Schreibens. Die schönsten Bibliotheken Österreichs. Wien 2002, ISBN 3-85431-247-4.
- Kostbares Österreich. Die schönsten Sammlungen. St. Pölten 2004, ISBN 3-85326-353-4.
- Die schönsten Klöster Österreichs. Wien 2005, ISBN 3-222-13170-8.
- Das Stift St. Paul im Lavanttal. Kunstführer. Klagenfurt 2008.
- Macht des Wortes. Benediktinisches Mönchtum im Spiegel Europas. Du volumoj, Regensburg 2009 (eld.), ISBN 978-3-7954-2125-0.
- Klostergeheimnisse aus Küche und Keller. Regensburg 2010, ISBN 978-3-7954-2182-3.
- Benedikt und die frühen Klöster. Regensburg 2012 (eld.), ISBN 978-3-7954-2182-3.
- Schatzhaus Kärntens. Das Stift St. Paul im Lavanttal. Regensburg 2023, ISBN 978-3-7954-2179-3
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ etbiografio fare de la eldonejo Residenzverlag
- ↑ "Bischofsvikar Sitar feiert 50. Geburtstag" - gazetara sekcio de la Diocezo de Gurk
- ↑ hejmpaĝo de la muziken orientiĝanta lernigejo de Volders
- ↑ salcburga listo de akademiaj faklaboraĵoj
- ↑ Gerfried Sitar, Anna Hoffmann: Magie und Macht des Schreibens: Die schönsten Bibliotheken Österreichs, Wien 2002, ISBN 978-3-85431-247-5
- ↑ "Die Habsburger in Europa - Der Aufstieg" - ĉe: 3sat.de
- ↑ Gerlinde Schager: Bücher, Codes und Zaubersprüche im Lavanttal" - ĉe: krone.at, 16.8.2023
- ↑ "Gailtaler Seelsorger als Kunstexperte" - ĉe: 'Gailtal-Journal, 6.9.2018
- ↑ "Bischof Schwarz besetzt Leitungspositionen neu und verlängert Amtszeit von Diözesanökonom Lamprecht" - informo fare de la dioceza gazetara sekcio de Gurk
- ↑ "Macht des Wortes. Ausstellung über die Benediktiner in Dalheim"
- ↑ "St. Paul stellt in Mannheim aus"
- ↑ "Benediktiner waren eine Avangarde mit Köpfchen"

