Gergely Leblanc
Gergely Leblanc | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de majo 1992 (31-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Reĝa Baleta Lernejo • Hungara Dancarta Altlernejo |
Familio | |
Patro | Győző Leblanc |
Patrino | Zsuzsanna Csonka |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto |
Gergely Leblanc [gergej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Leblanc Gergely estas hungara baletisto. Lia patro estis Győző Leblanc.
Gergely Leblanc[1][2] naskiĝis la 27-an de majo 1992 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gergely Leblanc akiris baletistan diplomon en la Hungara Dancarta Altlernejo en 2011, sed li studis jaron ankaŭ en en:Royal Ballet School. Liaj pli gravaj instruistoj estis Imre Dózsa kaj Tamás Solymosi. Post la baleta diplomo li baletis en baleta branĉo de la Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie baldaŭ estis levita titulara privata baletisto. Li ricevis premiojn inter 2011-2021.
Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij:
- La Nuksrompilo - princo
- Cignolago - Siegfried
- Eŭgeno Onegin (baleto) - Lenskij
- Anna Karenina (baleto) – Levin
- Sergej Prokofjev-László Seregi: Romeo kaj Julieta (baleto) - vira titolrolo
- Ŝekspiro-László Seregi: La Dresado de la Megero (baleto) - Lucentio
- László Seregi: Spartacus (baleto) - titolrolo
- MacMillan: Manon (baleto) - Des Grieux
- Baĥĉisaraja fontano (Puŝkin) (baleto) - Waclaw
- Giselle - grafo Albert
- Léo Delibes: Coppélia - Ferenc