Gergely Savanyu
Gergely Savanyu | |
---|---|
Gergely Savanyu en 2019 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1984 (40-jaraĝa) en Sárvár |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Kaposvár |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Gergely Savanyu [gergej ŝavanju], laŭ hungarlingve kutima nomordo Savanyu Gergely estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Gergely Savanyu[1][2] naskiĝis la 26-an de marto 1984 en Sárvár.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gergely Savanyu maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li estis amatora aktoro en Celldömölk. Li akiris aktoran diplomon en Universitato de Kaposvár en 2007. Inter 2007-2012 li estis membro de Nacia Teatro (Szeged), poste de Teatro Petőfi (Sopron). Li havis ankaŭ radiajn kaj televiziajn taskojn. Li ricevis premiojn en 2018 kaj 2020.
Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare:
- Makbeto - Ross
- La Dresado de la Megero - Hortensio
- La komedio de eraroj - Angelo
- Romeo kaj Julieta - Paris
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Bobĉinskij
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - almozpetulo
- Ferenc Molnár: Liliom - Hugo
- Sofoklo: Antigona - korusestro
- Mihály Eisemann-István Zágoni-Károly Nóti: Hyppolit, la lakeo - titolrolo
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - Bóni
- Henrik Ibsen: Peer Gynt - D-ro Begriffenfeldt
- Leonard Bernstein: West Side Story - Diesel
- László Dés: En Eŭropo ie - uniformulo
Liaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Csonka délibáb (2015) - Kiss
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Naoufal Ousellam, Francesco Salvemini[3]