Gerhard Domagk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerhard Domagk
Nobel-premiito
Persona informo
Gerhard Domagk
Naskonomo Gerhard Johannes Paul Domagk
Naskiĝo 30-an de oktobro 1895 (1895-10-30)
en Łagów
Morto 24-an de aprilo 1964 (1964-04-24) (68-jaraĝa)
en Königsfeld en la Nigra Arbaro
Tombo Waldfriedhof Lauheide vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Kilo vd
Profesio
Okupo biokemiisto • kuracisto • universitata instruisto • patologo • kemiisto vd
Laborkampo patologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gerhard Johannes Paul DOMAGK (Lagow, Brandenburgio, 30-a de Oktobro 1895 - Burgberg, 24-a de Aprilo 1964) estis germana patologo kaj bakteriologo kiu ricevis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino en 1939.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li eklaboris en la laboratorioj de la IG Farben en Wuppertal, kie en 1927 estis nomumita estro de la departemento de eksperimenta patologio kaj en 1929 ĉefo de bakteriologio en Elberfeld. Laborante por la IG Farben, li sekvis la studojn de Josef Klarer kaj de Fritz Mietzsch, bazitaj sur la verkaro de Paul Ehrlich, pri la uzado de la kolorigiloj, tiam el la plej gravaj produktoj de IG Farben, kiel antibiotikoj. Li malkovris, ke la sulfonamido Prontosil estis efektiva kontraŭ la infektoj okazigitaj de streptokokoj, traktante sian propran filion per tiu, por kio li sukcesis eviti la amputon de unu el ŝiaj brakoj.

Al Domagk oni atribuis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino pro la malkovro de la sulfonamido Prontosil, nome unua drogo utila kontraŭ la bakteriaj infektoj. Li estis devigita de la nazia reĝimo malakcepti la premion, sed li finfine ricevis la honoron en 1947. Post la Dua Mondmilito, li enkondukis la uzadon de la tiosemikarbazono en la traktado de la tuberkulozo. Li laboris ankaŭ en la fako de la kemiterapio kontraŭ kancero, laboro kiun li pluigis ĝis sia emeritiĝo en 1960.

Li estis aŭtoro de nombraj verkoj, inter kiuj menciindas Pathologische Anatomie und Chemotherapie der Infektionskrankheiten (Patologia anatomio kaj kemiterapio de la infektaj malsanoj, 1947).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Herbert L. Schrader: Gerhard Domagk. Die Erfindung der Sulfonamide als Heilmittel und die Entdeckung neuer Tuberkulosemittel. En: Hans Schwerte und Wilhelm Spengler (Eld.): Forscher und Wissenschaftler im heutigen Europa. 2. Mediziner, Biologen, Anthropologen (= Gestalter unserer Zeit. Band 4). Stalling, Oldenburg 1955, pp. 143–150.
  • Rosemarie Altstaedter (Eld.): Ein Pionier, der Medizingeschichte machte: eine Dokumentation über Prof. Dr. med. Gerhard Domagk zum 50. Jahrestag der Verleihung des Nobelpreises für Medizin, Bayer AG, Sektor Gesundheit, Gesundheitspolitik, Leverkusen 1989.
  • Bayer AG, Geschäftsbereich Pharma: Gerhard Domagk 1895–1964. Lebenserinnerungen in Bildern und Texten. Köln 1995.
  • Werner E. Gerabek: Domagk, Gerhard. En: Werner E. Gerabek, Bernhard D. Haage, Gundolf Keil, Wolfgang Wegner (Eld.): Enzyklopädie Medizingeschichte. De Gruyter, Berlin/ New York 2005, ISBN 3-11-015714-4, p. 320 f.
  • Ekkehard Grundmann: Gerhard Domagk. Der erste Sieger über die Infektionskrankheiten, Lit-Verlag, Münster 2001, ISBN 978-3825840679
  • Thomas Hager: The demon under the microscope. From battlefield hospitals to Nazi labs. One doctor’s heroic search for the world’s first miracle drug. Harmony Books, New York 2006, ISBN 1-4000-8213-7.
  • Liselotte Folkerts: Gerhard Domagks Wirken reicht bis in die Gegenwart, En: Westfälische Nachrichten. 16a de Julio 2007.
  • Detlev Stummeyer: Domagk 1937–1951. Im Schatten des Nationalsozialismus. Springer, Berlin 2020, ISBN 978-3-662-61386-3.
  • Volker Klimpel: Gerhard Domagk und die Chirurgie. Zum 125. Geburtstag des Nobelpreisträgers. Chirurgische Allgemeine, 22. Jahrgang (2021), 1.+2. Heft. pp. 52–55.