Gerhard Lehmann (astronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Gerhart LEHMANN (naskiĝis en 1960) estas germana amatora astronomo.

Profesie li estas instruisto pri fiziko kaj astronomio, li faras regule observojn elde la Publika Observatorio de Drebach en Saksio.

Laŭ Minor Planet Center li malkovris aŭ kunmalkovris 21 asteroidojn[1] inter 1998 kaj 2004, kun Jens Kandler kaj André Knöfel.

La asteroido 8853 Gerdlehmann[2] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. JPL Small-Body Database Browser : 8853 Gerdlehmann (1991 GC10) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]