Gerhardo de Mark je Hamm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Gerhardo de Mark je Hamm (naskiĝinta proksimume 1387; mortinta en 1461) regis de 1430 ĝis 1461 kiel grafo de Mark la graflandon Mark. Li estis la filo de Grafo Adolfo la 3-a de Mark-Altena kaj de Margareta de Jülich.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gerhardo komencis unue eklezian karieron. De 1403 ĝis 1417 li estis preposto de la katedralo de Ksanteno, de 1414 ĝis 1416 li krome estas dokumentebla kiel kanoniko ĉe la katedralo de Kolonjo. Li rezignis tamen la ekleziajn rangojn, por koncentriĝi plene pri profana kariero. Ekde 1409 Gerhardo postulis de sia frato Adolfo la 2-a/4-a., Grafo de Kleve kaj Mark, partoprenon je la patra heredaĵo. Komence Gerhardo ricevis Liemers, en 1413 Adolfo provizore kompensis sian pli junan fraton per partoj de sia marka Sauerland kaj la garantiejoj Kaiserswerth, Sinzig kaj Remagen.

En 1418 Adolfo, la antaŭan jaron rangaltigita al Duko de Kleve, dekretis regulon pri unuenaskiteco por siaj landoj Kleve kaj Mark. Per tio Gerhardo vidis sin prirabita pri ĉiaj perspektivoj je la postsekvo en Graflando Mark. Li ricevis subtenon de Imperiestro Sigismondo, kiu testamentis lin per la garantirajtoj pri la regna urbo Duisburg. Ankaŭ Gerhardo alianciĝis kun la kolonja ĉefepiskopo Ditriĥo la 2-a de Moers, al kiu li kompense por tio transdonis Kaiserswerth, Sinzig kaj Remagen. Finfine Gerhardo ankaŭ trovis subtenon je la statoj de Mark, kiuj ekde 1429 lin rigardis kiel sian „ĝustan naskiĝintan reganton“.

Dum la malpaco kontraŭ sia frato Gerhardo konkeris en 1427 Kastelon Hörde, kiun Adolfo tamen rekonkeris mallongan tempon poste.

En 1430 la fratoj faris pacon, kiun ili novigis en 1437. Gerhardo ricevis je la pacigo de la „Marka Fratokverelo“ sub premo de la landaj statoj grandparton de Graflando Mark. Li rajtis tamen nur titoli sin „Grafo je Mark“, dum kiam Adolfo plue restis Grafo de Mark. Gerhardo disponis pri la regecoj de Hamm, Unna/Kamen, Iserlohn, Schwerte, Lünen, Hörde, Bochum, Altena, Breckerfeld kaj Neustadt, dum kiam Wetter/Blankenstein/Volmarstein, Bilstein, Fredeburg same kiel la voktecoj pri Essen kaj Werden estis en la posedaĵo de Adolfo.

Graflandon Bilstein kaj Reglandon Fredeburg, kiujn en 1367 Gotfrido la 4-a de Arnsberg estis cedinta al la grafoj de Mark, Gerhardo cedis en 1449 al Elektoepiskopujo Kolonjo.

Ekde 1456 Gerhardo dividis la regecon en Mark kun sia nevo Duko Johano de Kleve.

Per la morto de Gerhardo 1461 la graflando Mark iris laŭ kontrakto definitive al lia nevo Duko Johano kaj estis unuigata kun Duklando Kleve en persona unio. Gerhardo neniam estis edzo, naskigis tamen plurajn eksteredzecajn gefilojn. Li estis entombigata en la kapelo de la monaĥinejo Sankta Agneta en Hamm.