Geria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geria
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47131
Demografio
Loĝantaro 486  (2023) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 4° 53′ U (mapo)41.578611111111-4.8763888888889Koordinatoj: 41° 35′ N, 4° 53′ U (mapo) [+]
Alto 719 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Geria (Provinco Valadolido)
Geria (Provinco Valadolido)
DEC
Geria
Geria
Situo de Geria
Geria (Hispanio)
Geria (Hispanio)
DEC
Geria
Geria
Situo de Geria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Geria [+]
vdr

Geria [ĤErja] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campiña del Pisuerga en la centro de la provinco. La loknomo Geria devenas plej verŝajne el araba, sed oni proponis diversajn signifojn: riverkunfluejo (fakte de Pisuerga kaj Duero en la municipo), insulo, murego, kampardomo ktp.

Geria en la provinco Valadolido.
La Campiña del Pisuerga de la provinco Valadolido, helblue, nordocentre.
La preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 18,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 512 loĝantojn. Ĝi perdis 200 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 15 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Robladillo, Simancas, Villán de Tordesillas, Velliza, Tordesillas kaj Villanueva de Duero. Ĝia municipa teritorio estas trapasata oriente de la rivero Pisuerga.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kaj arkeologia kuŝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]