Geriono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Heraklo luktanta kontraŭ Geriono, ceramikaĵo de ĉirkaŭ 540 a.K., Luvro, Parizo.

Geriono[1] (greke: Γηρυών) estis, laŭ la helena mitologio, monstro, giganto, kun tri korpoj, mortigita de Heraklo.

Sur la insulo Eritio loĝis Geriono[2]. Laŭdire tiu insulo tiutempe situis proksime al Kadizo kaj nuntempe estas ligita al la kontinento. Geriono posedis tie arojn de bovoj. La feloj de la bestoj estis purpuraj. La bovistoj estis giganto nomata Euritiono kaj dukapa hundo Orto. La hundo estis frato de Cerbero, Hidro de Lerno kaj Ĥimero.

Okaze de la deka el siaj dek du laboroj, Heraklo devis reporti al Eŭristeo, reĝo de Tirinto, la bovojn de tiu giganto. Ne okazis malfacilaĵoj pri la kaptado de la bovoj. Heraklo unue klabis la hundon, poste mortigis la giganton per sagoj. Fine ankaŭ per sagoj li mortigis Gerionon.

Laŭ la greka verkisto Palaifato[3], Geriono estis fama kaj riĉa kaj vivis en urbo nomata Trikarenia (helene Τρικαρηνία) apud la Nigra Maro. Heraklo rabis lian bovaron, kiu estis tiam vidata kiel riĉegaĵo kaj ŝajnis stranga por ĉiu kiu vidis ĝin. La nomo Trikarenia povas esti legata kiel tri kapoj aŭ tri suproj de montoj aŭ urbo kun tri citadeloj aŭ turoj[4].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV
  2. La mythologie grecque et romaine (La mitologioj greka kaj romia), Catherine Salles, eld. Hachette, 2003
  3. Palaifato, Pri nekredeblaĵoj, n. 24
  4. p 461, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [1]